Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juin 2014 4 26 /06 /juin /2014 12:30
Tutmondo : 26an de junio : Internacia tago kontraŭ torturo

26/06/2014

Foto : Okaze de la Internacia tago kontraŭ torturo, la 26an de junio, Amnestio lanĉis interesigan kampanjon. En la programo : tri ŝokaj bildoj kiuj enscenigas famkonatulojn kun ŝveliĝinta vizaĝo.

Kiel ekzemplo la kantisto Iggy Pop kiu videble travivis malfacilegan momenton.. Li deklaras : « La estonteco de rock 'n' roll, estas Justin Bieber ». Subtitolo : « Torturu viron kaj li rakontos stultaĵon ».

Protekto kontraŭ torturo estas netuŝebla homrajto kiun registaroj ne povas kontesti.

La absoluta malpermeso de torturo estas enskribita en la internacian juron. Tamen, hodiaŭ la registaroj daŭre torturas : por akiri informojn, silentigi disidenton aŭ simple sentigi kruelan punon.

La engaĝiĝo de Internacia Amnestio pri tiu temo estas historia, de pli ol 50 jaroj nia movado mobiliziĝas por lukti kontraŭ torturo tra la tuta mondo denuncante la registarajn praktikojn kaj provizante helpon kaj subtenon al la viktimoj.

En 1984, Internacia Amnestio kampanjis, kun sukceso, por alpreno de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ torturo. Tridek jarojn poste, ni disponas pri potencaj internaciaj juraj iloj.

Sed tiujn dek pasintajn jarojn, alarma malprogreso okazis, la Ŝtatoj pli kaj pli rifuzas respekti la Konvencion kaj senagnoske daŭrigas uzadi tiun kruelan kaj malhumanigan praktikon.

Dum tiuj lastaj kvin jaroj, Internacia Amnestio menciis kazojn de torturo kaj aliajn mistraktadojn en 141 landoj. La lukto kontraŭ torturo estas plu aktuala.

Torturo disvolviĝas kie la protektoj ne estas starigitaj aŭ ne aplikiĝas. Malliberulo pridemandita sen ĉeesto de advokato troviĝas en favora medio por torturo ; detena centro kiu rifuzas aliron al sendependaj kuracistoj malhelpas la viktimojn kolekti erojn koncernantajn la lezojn pri kiuj ili suferis.

Internacia Amnestio insistas pri la fakto ke la registaroj respektu siajn promesojn kaj la internacian juron.

Tial ke la internaciskala malpermeso de torturo ne sufiĉas, Internacia Amnestio agadas hodiaŭ por postuli de la Ŝtatoj ekstarigon de protektoj ebligantaj konkrete malhelpi torturon kaj ĉesigi ilin.

http://www.amnesty.fr/AI-en-action/Violences/Mauvais-traitements/Presentation/La-campagne-Stop-Torture

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }