Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juin 2014 3 25 /06 /juin /2014 20:36
Sudano : liberigita post mortokondamno, Meriam Jahia Ibrahim Iŝag denove arestita

25/06/2014

Ĵus liberigita, Meriam Jahia Ibrahim Iŝag, kondamnita pro apostateco, estis denove arestita.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/06/sudano-la-kristanino-mortokondamnita-merjam-ibrahim-estas-libera.html

Ŝia libereco ne longe daŭris. Ĵus liberigita, Meriam Jahia Ibrahim Iŝag estis arestita provante forlasi Sudanon, ĉe la flughaveno de Ĥartumo, kun sia edzo.

Ankaŭ la junaj infanoj, inter kiuj unu kiu naskiĝis en malliberejo pasintan 27an de majo, estis arestitaj. La familio ŝajne estis kondukita ekster la flughaveno, en la lokoj de la Nacia servo pri informado kaj sekureco.

Tiu juna kristanino 27-jaraĝa estis liberigita lundon de la sudana justico post kondamno, pasintan 15an de majo al pendumo pro apostateco.

Apostateco, aŭ fakto rezigni pri sia religio, estas krimo kondamnita de la validinta islama leĝo en Sudano. Edziniĝinte al kristana edzo, devenante de sud-Sudano, Meriam Jahia Ibrahim Iŝag, naskiĝinta de islama patro, ricevis ankaŭ punon je 100 vipbatoj pro « adulto ».

Faktoj kiujn Meriam ĉiam forpuŝis. Ŝi naskiĝis de islama patro, edukita de sia sola patrino ortodokse kristana.

Ŝia mortokondamno provokis internacian indignokrion, ĉefe ĉar ŝi estis graveda dum sia enprizonigo kaj ke ŝia 20-monata filo restadis kun ŝi en malliberejo.

Pluraj voĉoj, inkluzive tiujn de Belgio, Usono, Kanado, leviĝis kontraŭ la sudana justico, alvokante indulgon por Miriam kaj nuligon de la mortokondamno.

http://www.afrik.com/soudan-liberee-apres-avoir-ete-condamnee-a-mort-meriam-yahia-ibrahim-ishag-arretee#.U6oBZwd0CHE.facebook

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }