
13/06/2014
Raif Badawi estas blogisto en Sauda Arabio, arestita kaj juĝita la 17an de junio 2012, ĉar li insultis Islamon kaj malobeis leĝojn pri teknikoj de komunikado. Raif Badawi kaj aliaj kunlaborantoj simple diskutis pri Sauda Arabio.
Dum unua apero antaŭ tribunalo pasintan 7an de majo, li estis kondamnita al 1.000 skurĝbatoj, 10 jaroj da malliberejo, 290.000 kanadaj dolaroj da monpuno, 10 jaroj da elirmalpermeso el la lando post lia malliberigo, kaj malpermeso al partopreno je iu ajn komunikilo.
Lia edzino kaj tri gefiloj vivas nun en Kanado.
La 17an de junio, Raif estos enprizonigita de antaŭ du jaroj. Ni devas elmontri nian solidarecon al Raif kaj samtempe demonstri, ke la situacio de Raif estas netolerebla.
http://www.amnistie.ca/evenements/2014/freeraif-une-semaine-daction-pour-liberer-raif-badawi