Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juin 2014 1 16 /06 /juin /2014 17:17
Ĉinio : la advokato Pu Zhikiang riskas de ok ĝis dek tri jaroj da malliberejo

16/06/2014

La advokato, defendanto de rajtoj Pu Zhikiang estis oficiale arestita. Decidiga etapo, kondukanta ĝenerale al proceso kaj kondamno.

La advokato, defendanto de rajtoj Pu Zhikiang, kulpigita la 6an de majo ĉar li partoprenis al privata memorfesto pri la 25a datreveno de la subpremo de Tian'anmen, estis oficiale arestita.

La anonco estis farita la 13an de junio de la pekina polico en ties oficiala mikrobloga paĝo. Tiu decidiga etapo en la ĉina juĝa procezo kondukas preskaŭ ĉiam al akuzo kaj proceso.

Li estas de nun akuzata pri « provoko al malordoj » kaj « kontraŭleĝa akiro de personaj informoj ».

La polica enketo ne finiĝis kaj aliaj kromaj akuzoj povus aldoniĝi, precizigas South China Morning Post.

Se la akuzo estas sekvata de kulpigo en la samaj terminoj, Pu riskas punon de ok jaroj da malliberejo, laŭ la honkonga ĵurnalo. Aliaj informfontoj indikas ke li eble riskas punon de dek tri jaroj da malliberejo.

Kvar aliaj personoj, kiuj estis arestitaj samtage, estis siaflanke liberigitaj sen oficiala arestado.

Laŭ la advokato Zhang Sizhi, kiu renkontis Pu-n antaŭnelonge, tiu lasta deklaris ke li estis submetita po dekhora pridemandado tage kaj suferis pri ŝvelado de kruroj, ĉar li longe sidis sur benko. Pu, kiu estas diabetulo, diris ke li ricevis medikamentojn.

Laŭ la advokato Teng Biao, la arestado de Pu signas ofensivon direktatan kontraŭ la aktivuloj pri civitaj rajtoj. La Ĉinaj aŭtoritatoj esprimas ke « eĉ famkonata kaj ne radikala advokato povas esti arestita », diris Teng Biao. Tio estas nur aspekto de ilia atako kontraŭ civila socio ».

Kvar aliaj advokatoj estis arestitaj tiujn pasintajn semajnojn.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/06/16/l-avocat-pu-zhiqiang-risque-de-huit-a-treize-ans-ans-de-prison

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }