12/06/2014
Esprimlibereco kaj rajto al manifestacioj estas minacataj
La ĉeesto de pluraj drastaj « kontraŭteroristaj » leĝproponoj, nun en diskuto de la Parlamento, atestas pri la intenco de la aŭtoritatoj subpremi ĉiujn manifestaciojn, eĉ pacajn, en la lando. Minacoj nun grave pezas en Brazilo pri la esprim- kaj kunven- liberecoj.
La militistoj kaj policistoj estas en la faveloj
La militistaj kaj policaj fortoj okupas la favelojn de Rio-de-Ĵanejro. Multaj demandoj stariĝas koncerne ekscesan uzadon de perforto kaj kontrolon de la komunumoj fare de armeo.
Loĝantoj estis elpelitaj por ebligi la konstruaĵojn de la MondPokalo
La brazilaj aŭtoritatoj elpelis loĝantojn en Rio-de-Ĵanejro kun plena malestimo al homaj rajtoj. Tiuj elpeladoj estis realigitaj por konstrui la infrastrukturojn de la MondPokalo kaj de la Olimpioj en 2016.
La polico havas plenan liberecon por aresti la manifestaciantojn
Pasintjare la polico uzadis ekscesan perforton, vundante multajn manifestaciantojn. Anstataŭ formadi la policon al taŭga reago fronte al pacaj manifestacioj, la brazilaj aŭtoritatoj preferas kriminaligi la agadon de la manifestaciantoj. La polico tiam havas plenan liberecon por aresti la manifestaciantojn kaj malliberigi ilin.
La MondPokalo 2014 havos konsekvencojn por liberesprimo en Brazilo
Tiujn pasintajn monatojn, novaj leĝtekstoj kiuj reprezentas minacon por liberesprimo estis proponitaj. Tio ne nur koncernas MondPokalon : ĉio tio havos longdaŭrajn konsekvencojn por ĉiuj pacaj manifestacioj en la lando.