18/06/2014
Kvin loĝantoj de la fermita loko de Vottem komencis antaŭ kelkaj tagoj malsatan kaj soifan strikon. La sanstato de tri el ili estas zorgiga. La kolektivo de Rezistado al la Lokoj por Fremduloj (KRLF) denuncas la belgan politikon pri elpelado.
Du Pakistananoj, unu ruso, unu baratano kaj unu nepalano komencis de kelkaj tagoj malsatan kaj soifan strikon ene de la fermita loko de Vottem por protesti kontraŭ la malproksimiga proceduro pri kiu ili suferas.
« Estas malfacile diri precize de kiam ili ĉesis nutri sin kaj trinki ĉar vivante en kolektivo, estas malfacile scii kiu sin nutras aŭ ne », eksplikas Dominique Ernould, porparolanto de la Oficejo de fremduloj.
« Sed ili estas sub medicina observado kaj la medicinaj parametroj montras ke tute ne temas pri asertoj, sed ke tio estas ja striko ».
La sanstato de tri el ili – ambaŭ pakistananoj kaj la nepalano – estas zorgiga. Se ilia sano tro grave difektiĝos, ili estos enhospitaligitaj.
« De tempo al tempo malsatstriko okazas en fermitaj lokoj, sed ĝenerale tio ne daŭras kaj havas kiel konsekvencoj nur prokrasti la malproksimigan proceduron », precizigas Dominique Ernould.
Mardon, la KRLF, kiu denuncis la faktojn, akuzas en komunikaĵo « la limigan politikon de la belga ŝtato pri azilo kaj migrado ». « Tri kvaronoj el la azilpetoj estas rifuzataj, tio signifas ke ni elpeladas personojn en landojn kie regas milito kaj malsekureco », konkludas la kolektivo.