23/06/2013
Akuzita pri trouzado de akvo, la firmao Coca-Cola devis fermi uzinon norde de Barato. Decido salutata de la loka loĝantaro, kiu delonge batalas kontraŭ akvo-manko.
Coca-Cola estis devigita fermi uzinon en Barato, ĉar la firmao ŝajne malobservis la median regularon, mencias Business Standard.
La ekonomika ĵurnalo de Nov-Delhio eksplikas ke la fermado de la uzino, situanta en la urbo Varanasio (Ŝtato Utar-Pradeŝo), sekvas decidon de la media konsilio de la regiono.
La Financial Times siaflanke, aldonas ke la firmao Hindustan Coca-Cola Beverages, filio de Coca-Cola en Barato, uzadas tro da akvo dum « la nivelo de la grundakvo en Utar-Pradeŝo estas danĝere malaltnivela de pli ol dek jaroj ».
La brita ekonomika ĵurnalo notas ke la decido sekvas protestan kampanjon kondukitan de la loka loĝantaro, menciante aktivulon kiu opinias ke la decido reprezentas « grandegan venkon kaj tre atenditan konfirmon ke la lokaj komunumoj povas lukti kontraŭ potencaj firmaoj.
La giganto pri sodakvoj, siaflanke, rebatis deklarante ke la akuzoj estas « trompaj » kaj « falsaj », kaj ke sia akvo-uzado estis « respondeca » kaj « konvena ».
De 2013, la sodakvoj estas malkaŝe kritikataj en Barato, ĉar ili ŝajne entenas multajn nocajn substancojn (inter kiuj pesticidojn).
En 2006, la registaro de Keralao, sude de Barato, malpermesis la produkton de Coca-Cola, sed tribunalo nuligis tiun decidon.
http://www.courrierinternational.com/article/2014/06/20/coca-cola-contraint-de-fermer-une-usine