14/05/2014
Pluraj centoj da ministoj plu estas kaptitaj subtere. La aŭtoritatoj decidis tritagan nacian funebron.
205 ministoj mortis mardon dum unu el la plej mortigaj industriaj katastrofoj okazintaj en Turkio kaj pluraj centoj da aliaj plu estis kaptitaj subtere malgraŭ la streboj de la sukuristoj.
La ministro pri Energio Taner Yildiz substrekis ke la bilanco riskas pligraviĝi.
« Ni komencas pli krizan fazon. Ju pli la tempo pasas, des pli ni proksimiĝas al tre malfavora elturniĝo », avertis la ministro. « Niaj esperoj pli kaj pli malkreskas », li aldonis dum la bilanco pligraviĝis merkredon matene, pasante de 201 al 205 mortintoj.
« Pro la katastrofo okazinta en la minejo Soma, nacia funebro estis decidita ekde mardo 13a de majo », indikas komunikaĵo de la oficejo de la ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan .
787 dungitoj troviĝis en la karbominejo de la provinco Manisa, okcidente de Turkio, kiam eksplodo kaj incendio subite okazis mardon posttagmeze.
« La bilanco pri mortintoj, jam tre alta, atingas tre zorgoplenan punkton. Se okazis neglektoj, ni restos atentoplenaj. Ni alprenos ĉiujn necesajn administrajn kaj leĝajn aranĝojn », deklaris la ministro. 80 personoj estis vunditaj, inter kiuj kvar grave. « Ni timas ke tiu cifero plu altiĝos ĉar ankaŭ tiuj, kiuj helpis povus vundiĝi pro la fumoj », eksplikis la ministro.