Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mai 2014 1 12 /05 /mai /2014 13:33
Tanzanio : La elefantoj estas minacitaj je estingiĝo post 7 jaroj

12/05/2014

La ŝtelĉasado de elefantoj atingis tiel alarmajn nivelojn en Tanzanio ke ili povus malaperi el la lando post nur sep jaroj, avertis vendredon NRO pri bestodefendo en Daresalamo

Tiu dutaga konferenco, sub egido de UN, celas studi la rimedon por ĉesigi la masakron de elefantoj en Tanzanio, turisma lando kiu sin deklaras decidema en protekto de sia escepta faŭno, sed penas por fronti tre organizitajn krimajn bandojn kiuj uzadas pli kaj pli kompleksajn metodojn.

En Tanzanio, « po ĉirkaŭ 30 elefantoj estas mortigitaj ĉiutage. Se tiu ritmo daŭras, la elefanta populacio estos ekstermita antaŭ la fino de 2020 », asertas la Protekta Societo de Elefantoj en Tanzanio (PSET).

Malfermante la konferencon, la tanzania vic-prezidento Mohamed Gharib petis internacian helpon en la lukto kontraŭ la ŝtelĉasaj retoj ». « Ŝtelĉasaj retoj kompleksaj kaj bone organizitaj, ene kaj ekster la lando, subtenas tiun kontraŭleĝan komercon kaj tio malhelpas Tanzanion venki solan en tiu lukto », li pledis, priskribante la malesperan nunan situacion.

La tanzaniaj aŭtoritatoj lanĉis pasintjare disputitan kampanjon kontraŭ ŝtelĉasado, permesante al la gardistoj de la naciaj parkoj « pafi por mortigi » la ŝtelĉasistojn.

La nombro da mortigitaj bestoj tiam malkreskis, laŭ la registaro, je mirinda maniero, sed la operacio estis interrompita, ĉar markitaj de akuzoj pri gravaj ekscesoj fare de la gardistoj kontraŭ la surloka loĝantaro, el kiuj ŝteloj, seksperfortoj kaj murdoj.

Hodiaŭ, la direktoro de PSET alvokis armeon interveni por lukti kontraŭ la ŝtelĉasistoj kiuj rekomencis siajn aktivaĵojn. La militistoj « devas ĉeesti tie kaj protekti niajn elefantojn », pledis S° Kikoti, « ili ne devas veni tien, nur por operacio kaj foriri ».

La ŝtelĉasistoj agadas en organizitaj bandoj, havas grandan konon de la tereno, posedas aŭtomatajn pafilojn kaj modernan ekipaĵon kiel noktovidilojn.

La ŝtelĉasado de elefantoj aŭ rinoceroj ege kreskadis en tiuj lastaj jaroj en Afriko, nutrita de forta mendado pri eburo kaj korno en Azio kaj Mez-Oriento.

En 2013, laŭ PSET, la ekosistemo de Nacia Parko Mikumi en Tanzanio, kiu akceptas unu el la plej grandaj populacioj da elefantoj en la mondo, akceptas nur 13.000 pakidermojn kontraŭ ĉirkaŭ 70.000 en 2006.

Turismo, plejparte bazita sur observado de flaŭro kaj faŭno, reprezentas 17% el la Tanzania MEP kaj dungas pli ol 300.000 personojn, laŭ la oficialaj statistikoj.

http://www.jeuneafrique.com/Article/DEPAFP20140510110928/

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }