Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mai 2014 1 19 /05 /mai /2014 20:17

19/05/2014

La boacbredistoj komiaj-izhemtsiaj en Orienta Siberio stariĝis kontraŭ kaperado de siaj teroj fare de la rusia giganta Lukoil por esplorado kaj borado de nafto. Ili postulas interrompon de nafta esplorado, produktado kaj transporto, ĝis kiam iliaj depostuloj estos kontentigitaj.

La Izhemtsi estas duon-nomada popolo de boacbredistoj, kiuj vivas en la Respubliko de Komiio en Rusio, okcidente de Urala montaro.

Tiun protest-movadon kaŭzis malkovro en februaro de pluraj petrolaj platformoj proksime de izhemtsia vilaĝo. La platformoj estis konstruitaj sen akordo de la surlokaj komunumoj kaj senaverte.

La komunumoj kontraŭstaras ankaŭ tion, kion ili konsideras senefikan purigad-operacon, post nafto-likado, kiu estigis incendion pasintan marton.

La komunumoj, situantaj 10 kilometrojn for de la likado raportis, ke ili estis invaditaj de nuboj da nigra fumo dum du tagoj.

En komunikaĵo, dek kvin komunumoj komi-izhemtsi deklaris: «Ni, Komioj-Izhemtsioj, estas indiĝena popolo kaj tiu tero estas nia. Ni ne plu eltenas la predantan ekspluatadon de niaj mineralaj resursoj kaj la median senrespondecemon de Lukoil. Ni devas fariĝi plenrajtaj partneroj en instalado de la industriaj projektoj sur niaj teroj».

Samtempe, sud-oriente de Komiio, en la regiono Ĥanti-Mansijsk en Orienta Siberio, teritorio de la popoloj Ĥanti kaj Mansijsk, la regiona Parlamento provas detrui la leĝaron, kiu protektas la bienrajtojn de la popoloj de Ekstrema Nordo.

La teritorioj de pluraj komunumoj Ĥanti kaj Mansijsk antaŭe ĝuis protektadon, kiu ne permesis entrudiĝon de petrol- kaj gaskompanioj sen ilia permeso kaj respekto de kelkaj mediaj normoj.

Tamen, se la regiona Parlamento sukcesas modifi tiun leĝaron, la mediaj postuloj estos nuligitaj, malfermante la teritoriojn de tiuj popoloj al ekscesa ekspluatado, kiu igos ilin vundeblaj pro manipulado kaj premado de la kompanioj.

http://www.survivalfrance.org/actu/10234

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }