14/05/2014
Ekologiistaj NROj organizis sabaton protestan sid-manifestadon proksime de la tre kontestata baraĵ-konstruejo en Ĵane en la valo Nahr Ibrahim (Abraham riverego)
(…)
Faŭltoj en la montaro
Kvankam jam komenciĝis la konstruado de la baraĵo sur la loko Nahr Ibrahim, la mobilizado daŭras. La LEM, kolektiĝo de sesdeko da NROj, kaj subtenita de pluraj aliaj ekologiistaj asocioj volas per tiu sid-manifesto, kaŭzi ekkonscion pri la « katastrofaj konsekvencoj ».
Wilson Rizk, profesoro specialista pri subteraj hidraŭlikaj datumoj kaj grundmekaniko, certas ke la konstruado de baraĵo sur tiu loko fiaskos. Li informas pri gravaj problemoj kiuj pravigas ke teknike, baraĵo ne devas esti konstruata en Ĵanne.
S° Rizk elvokas interalie ekzistadon de tri geologiaj faŭltoj en la montaro kie situos la retena lago, kaj la danĝero kiun reprezentas la konstruado de tiu baraĵo por miloj da loĝantoj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Li emfazas ankaŭ la kvaliton de la grundo, tralasema, kiu ne permesos reteni la akvon.
Demandita pri la studaĵoj menditaj de la ministerio pri Energio kaj Akvo kiu demonstras la malon, li respondas : « Kiel sciencisto, mi ĝuste dubas pri la seriozeco kaj valideco de tiuj studaĵoj, interalie pro ilia manko de travidebleco. » En la sama perspektivo, Ĉaker Nun bedaŭras foreston de konsultado de la loĝantoj en la regiono, de la lokaj municipoj rekte koncernataj kaj de la medidefendaj asocioj. Li agnoskas ke la Libananoj ege mankas de akvo en ties kranoj sed opinias ke tiu bezono « ne devas legitimi projektojn de baraĵoj kiuj enhavas tiel maltrankvilajn riskojn ».
Plena detruado de la valo
(…)
Kun pasia aspekto, Joelle, membro de la Asocio Jabal Mousa, akuzas la kondukon de tiu projekto, kiu plenumiĝas ekde la komenco ne informante la koncernatajn loĝantojn : « Estas necese bone kompreni ke tiu baraĵo, trudita al la loĝantoj de la regiono, ne provizos al ili akvon. Ĝi devas permesi provizadon de Bejruto. Iliaj fontoj estos tiel sekigitaj kaj la historio de tiu valo estos forgesita. »
Hani Tawk samopinias. Li demandas sin : « Kial oni konstruas baraĵon en tiel bela kaj riĉa valo dum ekzistas areoj multe pli taŭgaj al tia entrepreno ? »
Petskribo en la angla :