Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2014 5 09 /05 /mai /2014 14:28
Islando liveras 2.000 tunojn da balenviando al Japanio

09/05/2014

Islanda ŝipo transportanta 2.000 tunojn da frostigita balenviando alvenis merkredon en la japanan havenon Osako-n (okcidento), provokante la koleron de ekologiistaj asocioj.

« La kargboato Alma alvenis la 7an de majo kaj ni eksciis ke ĝi transportas balenviandon por malŝarĝi en Osako », konfirmis vendredon respondeculo de la haveno.

Devenante de Islando, la kargo estis malŝarĝita ĵaŭdon, indikis Junichi Sato, membro de Greenpeace-Japanio.

Laŭ mediistaj grupoj kaj gazetinformoj, la kargo de Alma ekvivalentas al la tuta balenviando importita de Islando dum la ses adiciitaj lastaj jaroj.

« Ni ne komprenas kial oni importis tielan kvanton », sin demandas Junichi Sato.

Islando kaj Norvegio estas la solaj landoj kiuj malkaŝe ne respektas moratorion de 1986 pri surmerkatigo de balenoj.

Islando konsumas malmulte da balenviando sed nutradas la japanan merkaton, kiu mem malprosperas de jaroj.

Pasintan 31an de marto, la plej alta juĝdistrikto de Unuiĝintaj Nacioj ordonis al Japanio ĉesigi balenĉasadon en Arkto. La Internacia kortumo pri justico opiniis ke Japanio maskas komercan aktivadon sub scienca esploro, tiel deturnante moratorion pri komerca balenĉasado starigita en 1956 de la Internacia balenkomisiono (IBK).

Tokio anoncis sian intencon respekti tiun verdikton. Ĝi nuligis la kampanjon 2014-2015 planitan en Arkto sed tamen precizigis la 18an de aprilo ke ĝi intencas revizii sian programon de « scienca » ĉasado por submeti ĝin al IBK ĉi-aŭtune.

http://www.7sur7.be/7s7/fr/2668/Especes-Menacees/article/detail/1881357/2014/05/09/L-Islande-livre-2-000-tonnes-de-viande-de-baleine-au-Japon.dhtml

neniammilitointerni - dans Bestaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }