Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mai 2014 2 13 /05 /mai /2014 20:38
Germanio : germanoj sur la stratoj por savi energian transiron

13/05/2014

Ĉirkaŭ 12.000 personoj venintaj de tuta Germanio manifestaciis sabaton 10an de majo en Berlino por protesti kontraŭ la reformo de la reguloj pri subteno al la renoviĝantaj energioj. La soci-demokrata ministro pri Ekonomio, Sigmar Gabriel, deziras malaltigi la avantaĝajn tarifojn praktikatajn en aĉeto de elektro devenanta de ventenergio, sunenergio kaj biomaso, kaj limigi la novajn instalaĵojn. Tio riskas malakceli la disvolviĝon de verdaj energioj en lando kiu tamen aperas kiel pioniro pri tiu temo, kun pli ol kvarono de la landa elektro produktata pere de renoviĝantaj energioj.

« La registaraj planoj malakcelos la energian transiron », deklaris dum la manifestacio, Hubert Weiger, prezidento de la asocio Bund, germana sekcio de Teramikoj. « Germanio troviĝas fronte al decidiga elekto : jen kelkaj grandaj firmaoj kaptas la disvolviĝon de la renoviĝantaj energioj, jen la energia transiro fariĝas kun akordo de la konsumantoj kaj partopreno de centoj da miloj da civitanoj. »

La grandaj firmaoj ne submetitaj al monkontribuo

En Germanio, la privatuloj pagas monelprenon po pli ol 6 cendojn por kilovathoro sur ilia elektro-fakturo por financi la renoviĝantajn energiojn. Sumo kiu estis dekobligita en la dek pasintaj jaroj kaj kiu plialtigas la elektro-prezon. La reform-projekto de Sigmar Gabriel celas mildigi tiun altiĝon de la elektro-prezo por la privatuloj. Sed aliaj solvoj eblas por atingi tion. Ĉar centoj da grandaj firmaoj kiuj grandkvante konsumadas elektron ne estas submetitaj al tiu monelpreno. La kuranta reformo ne tuŝas tiun privilegion konsentitan al industrio. Eĉ pli, ĝi punos la privatulojn kiuj konsumas la renoviĝantan elektron kiun ili memproduktas.

La medidefendaj asocioj kiuj manifestaciis sabaton petas do reformon kiu sin apogas sur la privatuloj kaj la centoj da civitanaj kooperativoj kiuj engaĝiĝis en la verda elektro. La manifestaciantoj ankaŭ petas eliron de karbo-industrio. Energio ege poluanta, mastrumata de la grandaj grupoj kiel la sveda Vattenfall. Kaj kiu plu provizas pli ol 40% el elektro konsumata en Germanio. La leĝprojekto de tiu reformo estis ekzamenita la 8an de majo antaŭ la deputitoj de Bundestag (Federacia Parlamento). La registaro deziras ekvalidon ekde la 1a venonta aŭgusto.

http://www.bastamag.net/Les-Allemands-dans-la-rue-pour

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }