Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2014 5 09 /05 /mai /2014 18:27
Ĉilio : dekoj da miloj da studentoj sur la stratoj

Ili ne forgesis la balotajn promesojn kaj intencas diri tion laŭte kaj intense. Dekoj da miloj da ĉiliaj studentoj, 40.000 laŭ la polico, manifestaciis denove, ĵaŭdon 8an de majo, en Santiago de Ĉilio, en la celo instigi Michelle Bachelet-n ke ŝi alprenu la promesitajn aranĝojn pri edukado.

Ili postulas restarigon de senpageco pri edukado, kia estis la kazo antaŭ la diktatoreco de la generalo Pinochet, dispono sur kiu S-ino Bachelet fundamentis sian balotadan kampanjon, dum similaj manifestacioj, kiuj kelkfoje degeneris, punktis la mandaton de ŝia antaŭulo.

Se tiu reformo estos financata de fiska reformo nun alprenata ĉe la Kongreso, la studentaj gvidantoj deklaris, ĵaŭdon, ke la registaro ne ankoraŭ klare esprimiĝis pri edukado.

Plejparte paca, ilia manifestacio estis punktita de kelkaj perfortaj incidentoj ĉe la fino, la polico pafanta plorigajn gasojn dum la studentoj ĵetis pafaĵojn kaj ekflamigis veturilon. Policisto estis vundita.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2014/05/08/chili-des-dizaines-de-milliers-d-etudiants-dans-la-rue_4413894_3222.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }