Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mai 2014 4 22 /05 /mai /2014 20:47
Alĝerio : La Ligo de homaj rajtoj alvokas bojkoton de la produktaĵoj Lafarge.

22/05/2014

Foto : Ni petas nenion pli ol niaj rajtoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/04/algerio-laboristoj-de-lafarge-malsatstrikas-de-unu-monato.html

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/al-erio-la-ligo-de-homaj-rajtoj-alvokas-bojkoton-de-la-produkta

En komunikaĵo adresita al la ĝenerala direktoro de la firmao Lafarge kaj la direktoro de la instalaĵo Lafarge en Oggaz, la Ligo de homaj rajtoj de la provinco Ŝlef denuncas tion, kion ĝi karakterizas kiel traktado « neakceptebla kaj nepravigebla » suferigita de la laboristoj en la cementejo de Oggaz kiuj senlime malsatstrikas de post la pasinta 9a de marto.

Estas indikite, laŭ la sama komunikaĵo, ke la situacio koncerne tiun tiklegan aferon, kiu senĉese paroligas pri si, daŭre ĉefrolas en la konversacioj.

Tiu-ĉi dokumento precizigas ke ĉiujn depostulojn de la tuta strikantaro, kiuj ĝis nun ne estas kontentigitaj, devige devas prizorgi la firmao Lafarge.

« Tiu-ĉi engaĝiĝis respondi jese al la plendoj de la laboristoj, nome redungado, pago de iliaj salajroj kaj kromsalajroj de post ilia maldungado, nuligo de la plendoj kontraŭ ili, prizorgado interalie de medicina flegado ĉar pluraj el ili jam suferas pri pluraj malsanoj, kelkafoje tre gravaj, respekto de la laboristaj rajtoj agnoskitaj de la konstitucio, kaj rajtoj al sindikata aktiveco », emfazas la prezidento de la loka ligo de homaj rajtoj de la provinco Ŝlef en la priparolata dokumento.

Tiu-ĉi fine alvokas al bojkota kampanjo de ĉiuj produktaĵoj kaj serioj da cemento Lafarge en Alĝerio, atendante la tutan kontentigon de ĉiuj listigitaj depostuloj.

Ni provis, multfoje, kontakti la subskribinton de la dokumento pri kiu temas, por akiri pli da informoj pri la evoluo de tiu situacio, sed vane.

http://www.liberte-algerie.com/actualite/la-ligue-des-droits-de-l-homme-appelle-au-boycott-des-produits-lafarge-greve-de-la-faim-des-travailleurs-de-la-cimenterie-d-oggaz-a-mascara-221686

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }