/image%2F0553642%2F20220510%2Fob_0a9fe8_sieghostato.jpg)
09/04/2014
La urbojn Ĥarkovo, Donecko kaj Luhansko kaptis la por-rusiaj protestantoj, kiuj petas helpon de Putin.
Tagon post la kapto, en la nokto de la 6-a ĝis la 7-a de aprilo, en la sidejo de la regiona administracio de Donecko, la por-rusiaj ribelantoj kreis « popolan konsilion » kaj anoncis sian intencon fondi la Respublikon de Donecko. La 11an de majo, ili organizis referendumon pri aneksado al Rusia Federacio, raportas la rusia ĵurnalo Izvestia.
« La 7an de aprilo, ukrainia sud-oriento spertis sian plej fortan separatisman ekkreskon de post la februara revolucio, kiam la partizanoj de Majdano ekokupis la administraciajn sidejojn okcidente de la lando », vigle skribas la rusia retĵurnalo Gazeta.ru.
Unuj post la aliaj, la administraciaj sidejoj de la landlimaj regionoj de Rusio estas kaptitaj de la protestantoj : en Luhansko, Ĥarkovo kaj Donecko. La manifestaciantoj kriis sloganojn subtene al la Berkutoj [specialaj fortoj de la reĝimo de la eks-prezidento Viktor Ianukoviĉ] kaj skandis : « Rusio ! Rusio !; Putin, helpon! »
« Plano de invado de Ukrainio » titolas la Kieva ĵurnalo Ukrainska Pravda. La ĉefministro, Arseni Iatseniuk, deklaras, ke la orientaj regionoj estas viktimoj de plano de rusa invado : « Plano laŭ kiu eksterlandaj trupoj intencas transiri la landlimojn kaj preni kontrolon de nia teritorio. Tion, ni ne permesos. »
Iatseniuk sin deklaris fidema pri la volo de la loĝantoj de tiuj regionoj vivi ene de sama lando : « Ĉia alvoko al federalismo estas provo detrui la Ukrainian Ŝtaton, scenaro de dispartigo kaj detruado de Ukrainio estas destinita al fiasko. »
« La separatistoj kopias la scenaron de Krimeo », titolas siaflanke la ĵurnalo de Lvivo. « La separatisma febro ne trankviliĝas en la orientaj regionoj de Ukrainio. La Moskva kremlo faras sian eblon por malordigi tiujn regionojn. La risko de granda kontraŭ-ukrainia tumultego persistas.»
http://www.courrierinternational.com/revue-de-presse/2014/04/07/le-sud-est-en-etat-de-siege