/image%2F0553642%2F20220510%2Fob_9fa633_moskvo.jpg)
16/04/2014
Pli ol 10.000 personoj kolektiĝis en Moskvo, dimanĉon, por denunci la traktadon de la ukrainia krizo fare de la rusa Ŝtata televido.
Alprenante la vidpunkton de la Moskva kremlo, la televidkanalo priskribas la novan registaron en Ukrainio kiel « faŝisma junto » kontrolita de Usono kaj decidita subpremi la rusparolantajn Ukrainianojn el oriento de la eks-soveta respubliko. Ties riportaĵoj ankaŭ enhavas tonon klare kontraŭ-usonan.
Kelkaj partoprenintoj al la dimanĉa manifestacio, nomita « marŝado por la vero », portis la bluan flavan flagon de Ukrainio. Virino surhavanta tradician ukrainian florkufon portis afiŝtabulon montrantan foton de la rusa prezidento, Vladimir Putin, kaj la vortojn « haltigu la mensogojn »
Vaŝingtono kaj Kievo akuzas Moskvon, ke ĝi estas malantaŭ la pro-rusa ribelo oriente de Ukrainio.
http://journalmetro.com/monde/479549/ukraine-manifestation-anti-kremlin-a-moscou/