Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 avril 2014 4 24 /04 /avril /2014 21:16
Rusio : Kaliningrado : la projekto de nuklea centralo nuligita

24/04/2014

Pri la projekto de nuklea centralo en Kaliningrado (Rusio), pridiskutita kaj kontestita de la surloka loĝantaro rezignis la rusaj aŭtoritatoj.

Post monatoj da necerteco pri estonteco, la projekto de nuklea centralo de Rosatom en la rusa enklavo de Kaliningrado estas de nun forlasita de la rusa registaro. Kontestita de la komenco fare de la surloka loĝantaro, la projekto estis temo de internacia mobilizado kontraŭ la banko Société Générale pasintjare al kiu partoprenis la Teramikoj kiuj ĝojas hodiaŭ pro tiu venko.

La projekto de nuklea centralo en Kaliningrado multobligis fuŝaĵojn : fuŝaj studaĵoj pri media efiko, foresto de reagaj planoj okaze de urĝeco aŭ malmuntado, mensoga programo pri mastrumado de radioaktivaj forĵetaĵoj, koruptado kaj malobservadoj de la rajtoj de la loĝantaro, kaj neutileco de la projekto. Fakte, se la loĝantaro kontestis la projekton de la komenco, ankaŭ la apudaj landoj al kiuj estis destinita la produktita elektro ne ĝin deziris…

« Tiu projekto ankaŭ malkaŝas la rolon de Francio pere de ties kredit-agentejo por eksportado, Coface, kiu povus garantii la eksportadon de turbinoj. Ni denuncas la ekonomian diplomation de la franca registaro kiu ĉion faras por vendi nukleajn materialojn eksterlande dum ĝi decidis redukti ties procenton ene de la tuta franca energio, kaj ni petas la francajn bankojn ke ili ĉesigu ties subtenon al atomenergio.

La forlaso de la projekto de nuklea centralo en Kaliningrado estas bona novaĵo sed aliaj dubindaj projektoj plu estas plenumataj, kiel tiu de nuklea centralo en Ĵajtapur en Barato.

http://www.ritimo.org/article4864.html

Ni restos atentemaj kaj ne hezitos mobiliziĝi se necese », konkludas Lucie Pinson.

http://www.amisdelaterre.org/Victoire-Le-projet-de-centrale.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }