Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 avril 2014 3 02 /04 /avril /2014 12:53
Japanio : Libera post duon-jarcento en la mortokoridoro

02/04/2014

La plej maljuna mortokondamnito en la mondo estis ĵus liberigita por esti rejuĝita. La justico finfine dubas pri lia kulpeco. Afero kiu metas demandon pri la funkciado de la polico kaj justico de la lando.

« Hakamada finfine liberigita post kvardek ok jaroj da mallibereco » grandlitere titolis Asahi Ŝimbun la 28an de marto. Plejparte el la ĵurnaloj de la arkipelago dediĉis sian frontpaĝon ĉi-semajnfine al tiu novaĵo : mortokondamnito liberigita atendas rejuĝon. « La justico finfine aŭdis tion, kion li senĉese kriis : sian senkulpecon », skribas la ĵurnalo.

La kortumo de Ŝizuako ĵus decidis pri malfermo de lia proceso, agnoskante seriozan dubon pri lia kulpeco. « La juĝo Hiroaki Murajama eĉ emfazis la eblecon ke enketistoj fabrikis memvole pruvojn por kondamni lin », raportas Maniŝi Ŝimbun. « Lasi lin pli longe en karcero en tiuj kondiĉoj konstituus neelteneblan maljustecon », aldonis la juĝisto, kiu nuligis la mortopunon. La afero metas seriozan demandon pri la funkciado de la japana polico kaj justico : « Maljusta akuzo estas nacia krimo », skribas Tokio Ŝinbum en ties ĉefartikolo.

Iuao Hakamada, hodiaŭ 78-jaraĝa, estas profesia eks-boksisto. Li estis dungita en uzino fabrikante misoon kiam li estis arestita kaj kondamnita, ĉar li ŝtelis kaj mortis sian mastron, ties edzinon kaj du gefilojn en 1966. « Estis neimageble ke alia persono ol Hakamada havu sufiĉe da forto por ponardi la mastron de la uzino, kiu estis nigra zono de ĵudo. Krome, estante salajrulo, li povis scii je kiu momento mono estis en la kaso.

Gravaj psikiatriaj perturboj

La Tokio Ŝinbum raportas la argumentojn de la policistoj kiuj instigis Hakamada-n subskribi sian konfeson post 12-horaj pridemandadoj ĉiutage. « Ili eĉ ne konsentis al li eblecon trinki akvon dum tiu tempo », daŭras la ĵurnalo. La kondamnito poste neis, sed la unuagrada tribunalo ordonis mortopunon, kvankam unu el la kvar juĝistoj deklaris ke « li certas pri lia senkulpeco ». Tiu lasta submetiĝis komence al la decido de siaj kolegoj, antaŭ ol malsilenti por subteni S° Hakamada-n en 2007. Novaj elementoj antaŭnelonge aperis favore al S° Hakamada : sangoplenaj vestaĵoj trovitaj en la uzino, kiu ŝajne surhavis la murdisto. La freŝdataj DNA-testoj efektivigitaj montris ke tiuj vestaĵoj ne povis esti tiuj de S° Hakamada.

Fine, subtenita de lia pliaĝa fratino, Iuao Hakamada retrovis liberecon. Konsiderata kiel la plej maljuna mortokondamnito en la mondo, li travivis la pasintajn kvardek ok jarojn atendante sian pendumon ne estante avertita pri la dato, kiel kutime en Japanio. Hakamada suferas hodiaŭ pri gravaj psikiatriaj perturboj pro tiuj jardekoj trapasitaj en la mortokoridoro.

http://www.courrierinternational.com/revue-de-presse/2014/03/31/libre-apres-un-demi-siecle-dans-le-couloir-de-la-mort

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }