26/04/2014
Antaŭ 28 jaroj, en la nokto de la 25a ĝis 26a de aprilo 1986, la plej grava nuklea akcidento en la Historio okazis en la centralo de Ĉernobilo.
Eĉ hodiaŭ, neeblas aserti kiuj estas la ekzaktaj konsekvencoj de la katastrofo, la preciza nombro de viktimoj, eĉ la scenaro kiu kaŭzis la eksplodon de la reaktoro n°4.
Ĉi-semajnfine, la katastrofo de Ĉernobilo estas ja malĝoja datreveno. 28 jarojn poste, la memoraĵo de la plej grava nuklea akcidento en la Historio restas tiel klara kiel konfuza.
Kio okazis ĉi-sabaton 26an de aprilo 1986 por ke la reaktoro de la bloko N°4 akcelas, ekfuzias kaj eksplodas ?
Ĉi-epoke, la informoj venantaj de USSR tute ne filtris aŭ tre malmulte, kaj tio estis neeble determini tion. Kiom da personoj ekzakte estis tuŝitaj rekte aŭ nerekte de tiu plej grava akcidento el tuta Historio de la civila atomenergio ?
Estas malfacile nombri inter la laboristoj kiuj senripoze laboris por konstrui senprepare betonan sarkofagon sur la centralo, la loĝantoj de la apudaj urboj, ĉefe Pripjat, la plej proksima, urĝe evakuita, kaj la landoj trapasitaj de la radioaktiva nubo.
Kelkaj NROj asertas malsamajn bilancojn, de 600.000 ĝis 6 milionoj da personoj tuŝataj. Ĉernobilo, inter poluado, misinformado kaj emocio.
Oktobro 1986 : ses monatojn post la eksplodo de la bloko N°4, la sovetiaj aŭtoritatoj urĝe kovras la reaktoron per betona sarkofago (photo DR)
La urbo Pripja, situanta 3 kilometrojn de la centralo, estos urĝe evakuita. 28 jarojn poste, oni plu povas konstati ke la 40.000 loĝantoj de tiu urbo ĉion lasis post ili.
La evakuado de miloj da personoj efektiviĝos per buso kelkajn tagojn post la eksplodo de Ĉernobilo. Entute, preskaŭ 200.000 loĝantoj el 70 urboj en cirklo de 30 kilometroj estos delokitaj.
http://blogredaction.rougefm.com/actu/2014/04/25/tchernobyl-28-ans-apres-le-mystere-reste-entier/