Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 avril 2014 4 24 /04 /avril /2014 13:07
Brazilo : perforta ribelo en Kopakabana

24/04/2014

La brazilaj policistoj ne hezitas uzadi pafilojn dum la alfrontiĝoj kun la loĝantaro (Photo : AFP / Christophe Simon).

Post murdo de steldancisto fare de la policistoj, perfortaj manifestacioj okazis en Rio-de-Ĵanejro. La periodaj streĉoj inter loĝantoj kaj policistoj maltrankviligas, kvindek tagojn antaŭ la Mondpokalo.

Brazilo : perforta ribelo en Kopakabana

« Paniko en Kopakabana », alarmas frontpaĝe O Globo, kiu raportas pri la perfortaĵoj okazintaj vespere de la 22a de aprilo en Rio-de-Ĵanejro.

Akuzante la policon ke ĝi mortigis Douglas Rafael Da Silva Pereira, 26-jaraĝa dancisto fama pro lia partopreno al tre populara televidprogramo, multaj loĝantoj de la favelo Pavão-Pavãozinho – de kie il devenas – perforte protestis.

Pluraj stratoj de la famaj kvartaloj de Kopakabana kaj Ipanema transformiĝis al « militlokoj, kun flamigitaj barikadoj », skribas la ĵurnalo. Alfontiĝoj okazis kun la policistoj, kiu estigis 27-jaraĝan viktimon, mortigitan per kuglo, kaj vundis grave 12-jaraĝan infanon.

Kvankam tiuj perfortoj havas neniun rilaton kun la Mondpokalo, kiu komencas post kvindek tagoj, la evento kristaligas la streĉojn ene de loĝantaro lacigita de sociaj maljustaĵoj kaj policaj perfortoj, kaj pli kaj pli malinklina al ties organizado.

http://www.courrierinternational.com/article/2014/04/23/peur-sur-la-ville

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }