Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 avril 2014 2 22 /04 /avril /2014 20:12
Barato : la laboristoj de Toyota relaboras post kvin semajnoj da striko

22/04/2014

http://www.unionbook.org/profiles/blogs/barato-la-laboristoj-de-toyota-relaboras-post-kvin-semajnoj-da

La dungitoj de du uzinoj Toyota sude de Barato relaboris mardon post kvin semajnoj de konflikto koncernanta ĉefe la salajrojn.

La sindikatiĝintaj laboristoj rifuzis fine de marto rekomenci la laboron en la uzinkomplekso situanta apud Bengaluro (sudo), kolizioj kondukis al interrompado de produkto dum unu semajno. Ili opiniis ke la kondutkodo kiun volis trudi la direkcio estas maljusta.

« Ĉiuj laboristoj relaboras kaj la situacio normaliĝas », diris porparolanto de la filio de Toyota en Barato, Toyota Kirloskar Motor Private Ltd.

La sindikato indikis ke neniu akordo ne estis akirita pri la kuranta salajra konflikto inter direkcio kaj salajruloj de preskaŭ unu jaro.

La afero estis tamen metita ĉe la labortribunalo por arbitracio, diris R. Satiŝ, ĝenerala sekretario de la sindikato Toyota Kirloskar Motor Union.

La membroj de la sindikato voĉdonis lundon vespere rekomencon de la laboro, li aldonis.

La Ŝtato Karnatako petis de Toyota dum la semajnfino ke ĝi relanĉu la produktadon.

Malgranda parto el la produktado estis pluigita dum la konflikto per uzado de ne-sindikatanaj inĝenieroj kaj kadroj. Laŭ la sindikato, 4.200 el la 6.400 dungitoj estas sindikatanoj dum la aliaj estas portempaj laboristoj.

Pasintjare, ambaŭ uzinoj ne plene funkciis, tuŝitaj de la malkresko de la barata aŭtmerkato. Ĉirkaŭ 174.000 veturiloj estis produktitaj, en maksimuma kapableco po 310.000 veturiloj jare, kiun Toyota antaŭnelonge kreskigis.

La konstruisto produktas interalie siajn SUV Fortuner-jn kaj famajn mezmodelajn veturilojn Corolla Altis kaj Camry. Plejparte estas vendita en Barato sed parto de la produkto, interalie la kompaktajn modelojn Etios, estas eksportitaj, ĉefe al Sud-Afriko.

La sindikato de la laboristoj de Toyota Korloskar Motor petis salajran altigon je almenaŭ 4.000 rupioj (65 dolaroj) dum la aŭtkonstruisto proponas nur 3.000 rupiojn (50 dolarojn), emfazante la malfacilajn vendkondiĉojn de aŭtoj en Barato.

http://www.20minutes.fr/economie/1357625-20140422-inde-ouvriers-toyota-reprennent-travail-apres-cinq-semaines-greve

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }