05/03/2014
- 1/ Ĉu la manifestacioj en Venezuelo estas kondukitaj de la dekstraj opoziciaj partioj ?
Ne. La ondo de la nunaj manifestacioj komenciĝis en la urbo San Cristóbal la 4an de februaro, kiam studentoj denuncantaj sekurecajn problemojn sur la universitata areo devis fronti subpremon, kaj ke pluraj el ili estis malliberigitaj. La manifestacioj, kiuj sekvis temis pri liberigo de la detenitaj studentoj, vastiĝis en aliaj urboj, kiuj estis ankaŭ subpremitaj, intensigante la studentan agitadon. En tiu kunteksto, frakcio de opozicio lanĉis proponon por organizi strat-manifestaciojn nomitajn « La Salida » (la elirejo) petante demision de la prezidento Maduro, dum alia frakcio de opozicio kontraŭis tiun ideon de manifestacioj koncentritaj en tiu pli grava kaj unika postulo. Malgraŭ la arestado de la konservativa politikisto Leopoldo Lopez, vastaj manifestacioj tra la lando superis kaj preterpasis de maldekstre la opoziciajn politikajn partiojn.
- 2/ Ĉu la manifestacioj en Venezuelo partoprenas al puĉo kontraŭ la registaro de Maduro ?
En Venezuelo, kiu spertis en ties historio plurajn militajn puĉojn, tio restas ebleco. Tamen, la nuna situacio estas tre malsimila al 2002, kiam Hugo Chavez estis portempe eksigita per puĉo. Post tiu dato, la superaj kaj internaj rangoj de la armeaj fortoj estis politike purigitaj ; tiuj, kiuj okupis la vakantajn postenojn estis ideologie proksimaj al la registaro, kaj ilia fideleco estis certigita per konvencioj, kiuj permesis kontrolon de relative multaj ekonomiaj aktivecoj en la lando. La fonto de puĉo hodiaŭ pli verŝajne venos de ŝavista frakcio kontraŭ alia. Ilia celo estus certigi la regeblecon de la lando, por ke armeo kaj energi-kompanioj plu povu efiki.
- 3/ Ĉu la manifestacioj estas ligitaj al « konspirado » de privataj komunikiloj ?
Hodiaŭ, la radio-elsendiloj estis silentigitaj de la registaro de Nicolas Maduro. La lasta nacia reto, Globovisión, estis aĉetita de entreprenisto, kiu havas ligilojn kun la registaro, kaj modifis sian manieron interpreti informojn. Premo estas farita, por ke radio-elsendiloj kaj ĵurnaloj ne parolu pri la manifestacioj, sub la preteksto, ke tio instigos al « perforto ». Krome, la skriba gazetaro suferas pri manko de papero pro la devizkontroloj truditaj de la registaro. Pro tio, la manifestaciantoj ekprenis iniciativon estigi proprajn raportojn pri la situacio, intense uzante la sociajn retojn.
- 4/ Ĉu la manifestacioj celas nur eksigon de la prezidento Maduro el la potenco ?
Tiu movado ne estas centralizita, kaj multaj depostuloj ekzistas. Por resumi, temas pri du perspektivoj: unu el Karakaso, kaj alia el la enlandaj urboj. En Karakaso, la postuloj de la plimulto estas eksigo de la prezidento, liberigo de la politikaj malliberuloj, rifuzo de la perforto. En la aliaj urboj, kiuj suferis dum jaroj pro interrompado de la publikaj servoj kaj manko de bazaj varoj, la problemoj de kreskanta inflacio, manko de akvo kaj elektro estas la ĉefaj zorgoj de la plimulto de manifestaciantoj.
Daŭrigota…
07/03/2014
Venezuelo : 12 demandoj pri la eventoj (sekvaĵo)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/venezuelo-12-demandoj-pri-la-eventoj-sekvajo.html
09/03/2014
Venezuelo : 12 demandoj pri la eventoj (fino)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/03/venezuelo-12-demandoj-pri-la-eventoj-fino.html