Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mars 2014 7 23 /03 /mars /2014 18:18

23/03/2014

La rusiaj trupoj de Vladimir Putin estas pretaj ataki Ukrainion « je ĉiu ajn momento », deklaris dimanĉon 23an de marto la sekretario de la konsilio pri nacia sekureco kaj defendo, Andrij Parubij.

« La celo de Putin ne estas Krimeo, sed tuta Ukrainio (…) Liaj trupoj amasigitaj ĉe la landlimo estas pretaj ataki je ĉiu ajn momento », deklaris S° Parubij antaŭ miloj da manifestaciantoj en la centro de Kievo.

« La flago de Rusia Federacio estis hisita sur 189 unuoj kaj militaj institucioj de la ukrainiaj armitaj fortoj lokitaj sur la teritorio de la krimea Respubliko », li diris en komunikaĵo resendita de novaĵagentejo RIA.

 

LA TIMO DE NATO

La rusia armeo deplojis gravan militistaron ĉe la orienta landlimo de Ukrainio kaj povus minaci Ĉednestrio-n, substrekis siaflanke la majoro de fortoj de OTAN en Eŭropo.

« La rusiaj fortoj, kiu troviĝas ĉi-momente laŭ la orient-ukrainia landlimo estas imponaj kaj tute pretaj », deklaris la generalo Philip Breedlove, dum renkontiĝo organizita de la German Marshall Fund, pripensa klubo. « Ekzistas vere sufiĉa aranĝo ĉe la orienta landlimo de Ukrainio por marŝi al Ĉednestrio, se la decido estus prenita, kaj tio estas tre maltrankviliga ». « Rusio agadas pli kiel malamiko ol kiel partnero », aldonis la ĉefmajoro de la aliancanaj fortoj en Eŭropo.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2014/03/23/l-ukraine-dit-craindre-une-attaque-russe_4387959_3214.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }