Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 mars 2014 3 12 /03 /mars /2014 15:20

12/03/2014

La funebraĵoj de adoleskanto grave vundita dum la kontraŭregistara ribelo de junio anonciĝas sub alta premo merkredon. La anonco de lia morto estigis alfrontiĝojn en multaj urboj de Turkio.

Dekoj da miloj da personoj kolektiĝis, merkredon 12an de marto, por ĉeesti la funebraĵojn de Berkin Elvan en lia kvartalo Okmeydanı, kore de Istanbulo. Ankaŭ marŝado en lia memoro estas planita en pluraj urboj de Turkio. Tiu adoleskanto 15-jaraĝa, trafita de ploriga grenado dum la kontraŭregistara ribelo pasintan junion, mortis mardon matene post pluraj monatoj en komato.

La morto de tiu junulo, kiu estis vundita dum stratbataloj, dum li eliris por aĉeti panon por sia familio, provokis viglan emocion en la lando. Perfortaj alfrontiĝoj tiel kontraŭstarigis en pluraj urboj – Istanbulo, Ankaro, Eskişehir, Adana, Izmiro aŭ Mersin – policon kaj manifestaciantojn amasigitajn por krii sian koleron kontraŭ la registaro kaj la Ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan. La policistoj provis disigi la homamason per plorigaj gasoj kaj akvokanonoj. Laŭ la turka gazetaro, dudeko da personoj estis vunditaj, inter kiuj du estis grave renversitaj de policaj veturiloj. Almenaŭ 150 personoj estis aliparte interpelaciitaj.

« La polico de Erdoğan mortigis tiun junulon. Li devus honti sed li ne eĉ kondolencis la familion », eksplikis studentino dum kolektiĝo en Istanbulo. La parencoj de la junulo ankaŭ akuzis la registarestron. « Ne dio sed la Ĉefministro Erdoğan elprenis mian filon », deklaris lia patrino ĉe la morto-anonco.

Erdoğan sub alta premo

Tiu nova kontraŭregistara tumulto intervenas, dum ekde mez-decembro, la partio de Recep Tayyip Erdoğan frontas koruptan skandalon. Telefonaj subaŭskultaĵoj publikigitaj en interreto montris, ke la registarestro kaj lia filo estis persone koncernataj.

En la kampanjo por municipa balotado, kiu okazos la 30an de marto, Recep Tayyip Erdoğan tamen forĵetis tiujn akuzojn kaj asertas ke siaj eks-aliancanoj de la frataro de la islama predikisto Fethullah Gülen estas je origino de la komploto.

http://www.france24.com/fr/20140312-violences-incidents-turquie-mort-jeune-manifestant-berkin-elvan-erdogan/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }