Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mars 2014 2 11 /03 /mars /2014 17:12

11/03/2014

Tri jarojn post la komenco de la krizo kiu regas nun en Sirio, ĉirkaŭ 250.000 civiluloj tra la lando travivas sieĝan situacion. Multaj inter ili suferas abomenindajn kondiĉojn en ilia lukto por postvivo. Plejparte el ili troviĝas en areoj sieĝataj de la registaraj fortoj, regule bombaditaj aŭ disfrakasitaj, kiujn ili ne povas forlasi de pli ol unu jaro, kelkfoje pli.

Aliloke, civiluloj estas sieĝataj de armeaj fortoj de opozicio kiuj blokas la provizadon je bazaj varoj.

La situacio estas senespera. Nutraĵo, medikamentoj kaj karburaĵo mankas. Kelkaj finfine mortigas katojn kaj hundojn por manĝi.

La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj atentis, malfrue, pri la humanitara krizo kiu vastiĝas en Sirio, postulante tujan ĉesigon de la « sieĝoj de la loĝataj areoj ». Ĝis tiam, tamen, la partoprenantoj al la konflikto ne sufiĉe strebas por ĉesigi la suferojn de la civiluloj.

Agadu nun kaj admonu la membrojn de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj plenumi ĝisfine ties rezolucion kaj haltigi la suferojn de la civiluloj sieĝataj en Sirio !

Petskribo : Por la membroj de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj

Per tiu mesaĝo, mi petas de vi uzi vian influon, kiel membro de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, por efektivigo de la rezolucio 2139 de la 22a de februaro 2014.

Vi scias ke en Sirio civiluloj plu suferas. La agadoj entreprenitaj por efektivigi la rezolucion ne sufiĉas.

Tial mi alparolas vin kaj la aliajn membrojn de la Konsilio de Sekureco por peti de vi alpreni la sekvontajn aranĝojn :

  • Urĝe atenti pri aplikado de la rezolucio 2139 de la siria registaro kaj armitaj grupoj de opozicio. Tio implicas, interalie, ĉesigon de la sieĝoj de la loĝataj areoj, senobstaklan aliradon de la humanitara helpo, kaj finon de arbitraj detenoj, truditaj malaperoj kaj forrabadoj.
  • Urĝe atenti pri efektivigo de aliaj aranĝoj se iu ajn partoprenanto ne laŭlitere respektas la rezolucion. Tio devus inkluzivi devigon de specifaj punoj pro nerespekto de la rezoluciaj terminoj.
  • Urĝe atenti pri plena respondeco pri iliaj agadoj de tiuj, kiuj supozeble submetas la civilan loĝantaron al kontraŭleĝaj kolektivaj punoj kaj plenumis aliajn malobservadojn de la humanitara internacia rajto. Agadi tiel ke la sendependa internacia Enket-Komisiono mandatita de Unuiĝintaj Nacioj povu eniri en Sirio-n sen obstaklo.

​​​​Mi dankas vin pro la atento kiun vi dediĉos al mia peto kaj bonvolu akcepti la certigon de mia alta konsidero.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }