/image%2F0553642%2F20210530%2Fob_a12536_ob-bc47a2-ruando2.jpg)
27/03/2014
En 1994, la genocido de Tucioj en Ruando okazigis inter 800.000 kaj 1 milionon da viktimoj, masakritaj nur ĉar ili estis tucioj aŭ kontraŭ la genocido. Politikaj kaj militaj estroj subtenis genocidantojn antaŭ, dum kaj post la genocido. 20 jarojn poste, la vero devas aperi pri la franca politiko en Ruando.
De 20 jaroj, la laboroj de multaj esploristoj, ĵurnalistoj, juristoj, organizaĵoj el la civila socio, postvivantoj kaj ties familioj, demonstris la francan implikon en la lasta genocido de la 20a jarcento.
Juraj proceduroj okazas, kiuj eventuale kulpas Francojn (enketo pri la atenco kontraŭ la aviadilo de la ruanda prezidento, plendoj de la tuciaj postvivantoj kontraŭ francaj militistoj, plendo kontraŭ Paul Barril eks-ĝendarmo de Elizeo).
Sed la franca Ŝtato plu neas sian rolon kaj bremsas la justicon, kaŝante grandan nombron de oficialaj dokumentoj, kiel la arkivoj pri la francaj militaj operacioj en Ruando, aŭ la neelpurigitaj arkivoj de Elizeo. Se la francaj politikaj kaj militaj aŭtoritatoj havas nenion por riproĉi al si, kiel ili senĉese asertas, kial ili rifuzas publikigi tiujn dokumentojn ?
Konsiderante, ke estas urĝe kaj nemalhaveble antaŭenigi justicon, kaj ke la francaj civitanoj, la postvivantoj kaj familioj de viktimoj rajtas scii la tutan veron, ni petas okaze de la 20a datreveno de la genocido la malsekretigon kaj publikigadon de ĉiuj dokumentoj rilatantaj al la agado de Francio en Ruando de 1990 ĝis 1994 en la diplomataj, militaj, politikaj, kaj financaj aspektoj.