Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mars 2014 5 28 /03 /mars /2014 18:39
Liberio : la plivastigo de palmoleaj plantejoj haltigita

28/03/2014

Vilaĝanoj venkis potencajn multnaciajn firmaojn, kaj tio okazas en Liberio. La 5an de marto, la prezidentino Ellen Johnson Sirleaf alianciĝis kun la kampara loĝantaro kiu firme kontraŭstaras plivastigon de palmoleaj plantejoj fare de la brita firmao Equatorial Palm Oil (EPO).

La eks-Nobelpremio pri Paco deklaris ke la lokaj komunumoj devis mem decidi ĉu la firmao povas aŭ ne plivastigi siajn plantejojn.

« Tio estas venko por la indiĝenoj kiuj sukcesis respektigi rajtojn pri sia plej grava resurso : la tero, kiu estas samtempe ilia vivloko kaj kultura heredaĵo », ĝojas Silas Kpanan Ayoung Siakor el Teramikoj Liberio.

La brita firmao EPO posedas ĉirkaŭ 14.000 hektarojn en la kantono de Grand Bassa, en la centro de la lando, kaj plantis 5.600 hektarojn da palmoleo. Gis nun, la firmao ne penis akiri konsenton de la loĝantoj por kulturebligi iliajn terojn, kvankam la leĝo devigas tion.

La loĝantoj denuncis « nehumanan traktadon » kaj bedaŭris la ne-respekton de kelkaj engaĝiĝoj, kiel fosado de puto aŭ alveno de kuracistoj aŭ instruistoj. Plendo estis antaŭe redaktita de la reprezentantoj de dek unu vilaĝoj la 18an de septembro 2013, kaj sendita al la tre diskutita « Ronda tablo por daŭripova palmoleo ».

Antaŭ ol 200 vilaĝanoj ne komencu protest-marŝadon al la ĉefurbo Monrovio kie okazis perforta subpremo.

La freŝdataj deklaracioj de la prezidentino favore al antaŭa konsento de la komunumoj estigis viglajn kritikojn de la firmao EPO.

Ellen Johnson Sirleaf deziras ankaŭ plifortigi la potencon de la civitanoj en aliaj regionoj de la lando, asertante ke ŝi ne deziras « semi la grajnojn de novaj konfliktoj ».

Tiu registaro tamen subskribis multegajn longdaŭrajn kontraktojn kun eksterlandaj konzernoj.

La ekstraktado de naturaj resursoj estas konsiderataj kiel fundamenta en la registara strategio por redukti malriĉecon kaj certigi la ekonomian kreskon de la lando. La rezulto estas ke preskaŭ 40% el la liberia loĝantaro vivas nun ene de privataj koncesioj. En la sektoro de palmoleo, tri fremdaj firmaoj dividiĝas 629.000 hektarojn da teroj laŭ tuta areo de 11 millionoj da hektaroj. La vojo al plena agnosko de bienrajtoj por la loka loĝantaro antaŭvidiĝas longdaŭra.

http://www.bastamag.net/L-expansion-des-plantations-d

Foto :

http://www.sauvonslaforet.org/succes/5785/grande-joie-au-liberia-la-presidente-stoppe-un-groupe-d-huile-de-palme

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }