
04/03/2014
La 3an de marto, ĉirkaŭ 300 virinoj manifestaciis antaŭ la ĉefa vojo de la kvartalo Kamenka en Simferopolo (Krimeo) kriante «Ne al la milito!» kaj portante afiŝtabulojn kun sloganoj kiel : «Virinoj el Krimeo por paco», «Krimeo: tero de paco/mondo» («Mir» en la ruslingvo signifas samtempe paco kaj mondo), «Ni deziras pacon», «La patrinoj kontraŭ la milito», «Panjoj por paco», «Ni deziras pacon en la mondo», «Putin! Niaj infanoj timegas viajn «protektantojn», «Malbonaj popoloj ne ekzistas, nur ekzistas malbonaj personoj», ktp.
En la video, unu el la manifestaciantinoj eksplikas, ke tie, ni ĉiuj, Rusoj, Ukrainianoj, Tataroj, Judoj, Uzbekoj…, vivas sen nacia malamo kaj ke la virinoj postulas nur unu aferon : la pacon.
Tatiana Voloĉina, unu el la manifestaciantino, deklaris al la gazetaro : «Mi vivas tie de antaŭ 10 jaroj, mi havas du gefilojn. Mi deziras, ke miaj gefiloj vivadu en paca lando. Ni deziras pacon, ni ne deziras militon inter Rusoj kaj Ukrainianoj, du frataj popoloj. Ni deziras vivi en paco, por ke niaj infanoj frekventu lernejojn kaj ne timu la armitajn virojn».
En fina deklaracio, unu el la organizantinoj deklaris: «hodiaŭ, virinoj el ĉiuj naciaj postulas nur unu aferon: pacon kaj trankvilon. Ni ne bezonas armitajn homojn en la stratoj. La virinaj voĉoj devas esti aŭdataj».
http://communismeouvrier.wordpress.com/2014/03/04/femmes-de-crimee-contre-la-guerre/