Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 mars 2014 5 21 /03 /mars /2014 22:56

21/03/2014

La israela milita administracio en Cisjordanio aprobis konstruajn planojn de pli ol du mil loĝejoj en la kolonioj de tiu okupaciata palestina teritorio, oni eksciis merkredon 19an de marto el oficiala fonto.

Komisiono de la ministrejo pri defendo aprobis projektojn pri konstruado de 2.269 loĝejoj en ses kolonioj, precizigis poste la majoro Guy Inbar, porparolanto de la milita administracio.

Laŭ la israela organizaĵo «Pacon nun», tiu komisiono validigis la 19an de februaro, por posta aprobo de la ministro pri defendo, 694 loĝejojn en la kolonio Leŝem (Nordo), 290 en Beit El apud Ramalaho, kaj 31 en Almog, en la valo Jordano (Oriento).

Ĝi ankaŭ validigis planojn malpli maturajn por 839 loĝejoj en Ariel, 350 en Ŝvut Raŝel kaj 65 en Ŝavej Ŝomron, norde de Cisjordanio, laŭ «Pacon nun», informoj konfirmitaj de la israela milita administracio.

«10.509 unuoj» konstruitaj de julio 2013

«Ĉiu antaŭenpaŝo de la planoj estas politika decido. La ministro pri defendo, Moŝé Yaalon, decidis antaŭenigi ilin», substrekis porparolanto de la NRO, Lior Amihaj, indikante ke pluraj etapoj plu restas por plenumi, antaŭ la komenco.

Laŭ li, la registaro de la ĉefministro, Benjamin Netanjahu, montras «unu plian fojon, ke li tute ne intencas akiri pacakordon kaj faras ĉion, kion li povas por trudi la palestinan prezidenton Mahmud Abbas retiriĝi el la procezo» pri porpacaj intertraktadoj.

En raporto pri «malobservadoj» de la palestinaj rajtoj fare de Israelo de post la komenciĝo de intertraktadoj en julio 2013 ĝis la 16a de marto, la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP) asertas mardon, ke dum tiu periodo, «56 Palestinanoj estis mortigitaj» kaj konstruaĵoj komenciĝs por «10.509 loĝejaj unuoj» en la kolonioj.

Preskaŭ 375.000 Israelanoj vivas en kolonioj de Cisjordanio, meze de ĉirkaŭ 2,7 milionoj da Palestinanoj. La internacia komunumo konsideras la koloniadon kontraŭleĝa kaj obstaklo al konkludo de pacakordo.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2014/03/20/colonies-israel-approuve-des-projets-pour-plus-de-2-000-logements_4386978_3218.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }