Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 mars 2014 1 10 /03 /mars /2014 18:04
Kazaĥio : Astano atakas petrol-konsorcion pro ekologiaj difektaĵoj

10/03/2014

Kazaĥio ekprocesos kontraŭ petrol-konsorcio inkluzivante Total taskita pri ekspluatado de grandega petrolkampo en Kaspia maro, kiun ĝi akuzas pri mediaj difektaĵoj.

Astano postulas 134,2 miliardojn da tengoj (527 milionojn da eŭroj) de la konsorcio, kiun ĝi akuzas pri atmosfera poluado ekspluatante la petrolkampon de Kaĉagano, la plej granda petrol-rezervejo malkovrita en la mondo de antaŭ 35 jaroj, precizigis vendredon la kazaĥa ministerio pri Medio.

Kazaĥio jam utiligis similan strategion por akiri partojn en du el la tri kurantaj multnaciaj energiaj projektoj sur ties teritorio.

La petrolkampo de Kaĉagano, kies ekspluatado estis multfoje malfruigita dum 13 jaroj, povos finfine produkti tiom da petrolo kiom Angolo.

La produktado komencis pasintan septembron sed estis haltigita kelkajn semajnojn pli poste kiam gas-likadoj estis detektitaj. La gaso kiu ellasiĝis devis esti bruligita, kio okazigis atmosferan poluadon, deklaras la kazaĥa ministerio pri Medio en komunikaĵo.

La konsorcio taskita pri ekspluatado de la petrolkampo de Kaĉagano inkluzivas ankaŭ Exxon, Royal Dutch Shell, Eni kaj la kazaĥa nacia kompanio KazMunaiGas.

Kazaĥio, vasta lando je 17 milionoj da loĝantoj, estas la unua ekonomia potenco en Centra Azio kaj dua petrol-produktisto de la eks-Sovetunio post Rusio. Ĝi entenas iom pli ol 3% el la ekspluateblaj rezervejoj da petrolo en la mondo.

http://bourse.lesechos.fr/infos-conseils-boursiers/infos-conseils-valeurs/infos/astana-attaque-un-consortium-petrolier-pour-degats-ecologiques-956404.php

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }