Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mars 2014 4 20 /03 /mars /2014 21:57
Hispanio : politikoj de rigoreco : miloj da indignuloj marŝadas al Madrido

20/03/2013

Miloj da hispanaj civitanoj, koleraj pro la ekonomiaj rigorecaj aranĝoj kaj la malzorgo de eŭropaj politikuloj fronte al la krizo, konverĝas ĉi-momente el la tuta hispana teritorio al Madrido por manifesti sian malkontenton ĉi-sabate 22an de marto.

De post la fino de februaro, tiuj « indignaj » manifestaciantoj marŝas je la ritmo de sloganoj kiel « Ne al pago de la ŝuldoj », « Ne al pliaj buĝetaj tranĉoj », « trojko eksteren » (Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Monunua Fonduso). Aŭ eĉ « Pano, laboro kaj hejmo por ĉiuj ». Senprecedenca movado en la socia historio de demokratia Hispanio.

La iniciativon prenis la Andaluzia Sindikato de Laboristoj (ASL) en septembro 2013. La celo : unuigi ĉiujn naciajn sociajn batalojn kaj manifesti la kolektivan koleron en Madrido, du monatojn antaŭ la eŭropaj balotoj. « Ni postulas eksigon de la registaro de la PP (Partido Popular - hispana dekstro) kaj de ĉiuj registaroj kiuj subtenas la politikon de la trojko », depostulas la Platformo de kunordigado de Marŝadoj por digneco en ties retpaĝaro.

« En ĉiuj urboj, la nombro de personoj kiuj unuiĝas al la kolumnoj de manifestaciantoj larĝe superis niajn prognozojn ! », ĝojas Marta Rodriguez, el la alternativa sindikato Asembleo por Publika Sano.

Hispanio : politikoj de rigoreco : miloj da indignuloj marŝadas al Madrido

Novaj antaŭviditaj kampadejoj kaj « okupadoj »

http://marchasdeladignidad.org/mapa-territorios/

De post fine de februaro, pluraj miloj da personoj deiris de 15 hispanaj provincoj kaj direktiĝas al Madrido piede, aŭte, buse kaj trajne. Ne kalkulante pri la manifestaciantoj de Kanarioj, kiuj deziras esprimi sian rifuzon fronte al la petrolprospektoradoj sur sia teritorio, sed ankaŭ solidaraj civitanoj kiuj manifestacios el Germanio, Belgio, Irlando, Unuiĝinta Reĝlando, Peruo, Meksiko, Ĉilio, Salvadoro, Francio, Norvegio, Ĉekio kaj Aŭstrio.

« Nia manifestacio ne finos sabaton 2an de marto sed ja komencas ĉi-semajnfinon ! », precizigas Susana, aktivulo en la medicina sektoro de Madrido. La movado planas pluigi konstantan kampadejon, kiel tiu de la placo Puerta del Sol en 2011. Sed tiujn lastajn monatojn, subpremaj leĝoj – kiel la leĝo de Civitana Sekureco – estis alprenitaj de la registaro PP, en la celo kontroli la sociajn manifestaciojn. « Komisiono estis starigita kun reprezentantoj de ĉiuj sociaj kolektivoj por decidi pri agadoj kiujn ni plenumos post la 22a de marto. Sed tio restas sekreta pro sekurecaj kialoj », precizigas Marta.

La fajrobrigadistoj de pluraj hispanaj urboj kaj kolektivoj de advokatoj organiziĝis por certigi sekurecon kaj juran defendon de la manifestaciantoj en Madrido okaze de polica subpremo. Manifestacioj estas antaŭviditaj antaŭ la ministerioj, la Borso de Madrido, bankfilioj kaj Oficejo pri senlaboreco. Ĉiuj estas simbolaj lokoj pri eŭropaj rigorecaj aranĝoj, aplikataj de la hispana registaro, kaj kiuj pli difektas tagon post tago la protekt-Ŝtaton por kiu la eŭropaj civitanoj tiom batalis.

http://www.bastamag.net/Droits-sociaux-des-milliers-d

http://marchasdeladignidad.org/mientras-tanto-en-madr

Multegaj videoj : http://marchasdeladignidad.org/galeria/videos/

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }