Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 mars 2014 1 24 /03 /mars /2014 19:19
Germanio : manifestacioj kontraŭ la premgrupoj en la energiaj sektoroj

24/03/2014

Ĉirkaŭ 30.000 personoj manifestaciis sabaton 22an de marto en pluraj grandaj urboj de Germanio por protesti kontraŭ malrapidigo de subvencioj favore al daŭripovaj energioj, dum la lando engaĝiĝis en ambicia programo de energia transiro. La manifestaciantoj – en Duseldorfo, Hanovro, Munkeno… - male postulis akcelon de instalaĵoj pri produktado de venta kaj suna energioj. Germanio planis tute seniĝi je nuklea energio ekde 2022 kaj deziras plenumi 80% el ties elektro-konsumado per daŭripovaj energioj antaŭ fine de 2050, kontraŭ 25% nun, subvenciante tiujn-ĉi amplekse.

Sed tiu politiko devas esti rekonsiderata fronte al la industriaj premgrupoj kiuj grandparte subtenas la fakturon de tiu energia transiro. Reformo pri la leĝo pri daŭripovaj energioj estas planita dum la konsilio de ministroj komence de aprilo.

La ministro pri ekonomio kaj vic-kanceliero, Sigmar Gabriel, jam anoncis ke li antaŭvidas redukti ĉefe la subvenciojn por teraj ventoturbinojbiomaso. Krome, ekde 2017, la sumo de helpoj devas esti difinita pere de sistemo de ofertalvoko kiu metos la produktistojn en konkurenco dum verda elektro estas ĝis nun prioritato por funkciigi la reton, kun garantia prezo.

La manifestaciantoj kolektiĝis alvoke de organizaĵoj pri medidefendo, kontraŭnukleaj kaj politikaj partioj kiel Verduloj aŭ radikala maldekstro Die Linke.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }