Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mars 2014 6 08 /03 /mars /2014 18:33
Francio : 8a de marto : Vera egaleco inter viroj kaj virinoj : peticio rezervita al inaj subskriboj

08/03/2014

Hodiaŭ, kiel ĉiutage en Francio, la justico decidos pri la rezidejo de pli ol 1.000 infanoj kies gepatroj divorcas.

Hodiaŭ, kiel ĉiutage en Francio, pli ol 80% inter ili estos konfiditaj en ekskluziva rezidejo al ilia patrino.

NE laŭ mi. Mi manifestas kiel virino mian deziron elekti alternan rezidejon por la gefiloj.

KIAL ?

  • Tial ke mi estas patrino kaj kiel tio :

Mi ne sentas min kulpa transdoni la respondecon de miaj gefiloj al ilia patro. Mi fidas min kaj mi fidas lin. Mi estas kvieta kaj disponebla por ili kiam ili poste revenas kun mi.

Miaj gefiloj plu estas mia prioritato kaj mi restas centprocente patrino.

  • Sed ankaŭ ĉar mi estas aktiva virino :

Estas malfacile akordigi solan famili-vivon kaj profesian karieron. La egaleco en la labor-mondo nepre dependas de la partigo de devigoj pri organizado kaj vartado.

  • Kaj ĉefe tial ke mi estas virino :

Kulpeco, laceco, tempomanko… Sin rekonstruadi kaj retrovi virinan vivon ne estas facila. La patrina soleco estas aŭstera se la paĉjo de la gefiloj ne plenumas sian devon.

Alterna rezidejo por la gefiloj ebligas ekvilibrigi por ambaŭ gepatroj iliajn bonŝancojn stabiliĝi post la rompado.

Malgraŭ ke la leĝo en Francio antaŭvidas neniun diskriminacion inter ambaŭ gepatroj, la nunaj praktikoj kondukas al privilegio de unu gepatro, principo kontraŭa al vera pareco kaj egaleco inter viroj kaj virinoj.

La listo de subskribintinoj estas una ribela agado. Por unuafoje, virinoj decidis rompi la tabuon de la patrina plenpotenco.

Ni estas el ĉiuj profesiaj, sociaj kaj geografiaj devenoj.

Ni nur estas patrinoj, avinoj, amikinoj, antaŭ ĉio zorgoplenaj pri vera egaleco inter viroj kaj virinoj kaj atentaj pri la ekvilibra disvolviĝo de niaj gefiloj.

Pro tio mi manifestas, hodiaŭ, mian volon defendi alternan rezidejon por la gefiloj kaj privilegii ĝin prefere al aliaj reĝimoj de rezidejo.

Petskribo :

https://secure.avaaz.org/fr/petition/A_Mme_Najat_Vallaud_Belkacem_et_Mme_Bertinotti_A_tous_les_JAF_defendre_la_residence_alternee_la_prioriser_en_tant_que_fe/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }