Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 mars 2014 4 20 /03 /mars /2014 12:49

20/03/2014

Foto : la registara palaco en Tiraspolo. Ĉe la unua plano, statuo de Lenin.

Ĉu la « ekzemplo » de Krimeo kontaĝos ? Mardon, la aŭtoritatoj de la secesia respubliko de Ĉednestrio oficiale petis sian aneksadon al Rusia federacio. Kiŝinevo (ĉefurbo de Moldavio) deziras « kvieton », dum Bukareŝto (ĉefurbo de Rumanio) maltrankviliĝas kaj promesas subtenon al Moldavio.

Mardon 18an de februaro, Mihaïl Burla, prezidento de la « Supera soveto » de Tiraspolo, sendis leteron al la prezidento de la rusa Ŝtata dumo, petante de ĝi esploradon pri aneksado de la memproklamita sendependa republiko de Ĉednestrio, dum Vladimir Putin ĵus ratifis aneksadon de Krimeo al Rusia federacio.

La moldava prezidento, Nicolae Timofti asertis, ke li eksciis pri la demarŝo de la « laŭdirite ĉednestria Supera soveto ». « Mi opinias ke tiu ago estas kontraŭ-produktiva kaj profitas nek al Moldavio nek al Rusio. La intencoj de la ĉefo de Supera soveto de Tiraspolo eĉ ne estas profitaj al Rusio », li deklaris.

Siaflanke, la rusa vicministro Dmitri Rogozin atentigis pri eblaj malobservadoj koncerne la rajtojn de la rusiaj civitanoj sur la teritorio de Ĉednestrio.

 

En Kiŝinevo, « nenio nova »

« Ne unuafoje Tiraspolo plenumas tian agadon. Nia reago devas esti kvieta. Ni havas klaran celon : reintegri la ĉednestrian regionon al Moldavio », asertis la Ĉefministro Iurie Leancă, memorigante ke ankaŭ Rusio « agnoskis » la teritorian tutecon de Moldavio.

La rumana prezidento Traian Băsescu maltrankviliĝis « pro la minacoj, kiuj pezas sur la sekureco de Moldavio, interalie pro la situacio en Ĉednestrio », dum la Ĉefministro Victor Ponta reasertis « la subtenon de Bukareŝto al la por-eŭropa registaro de Kiŝinevo ». « Mi opinias ke Rumanio havas intereson en la subteno de la registaro Leancă kaj ke ia ajn atako kontraŭ ĝi estas ia subteno al Vladimir Voronin (komunista eks-prezidento de Moldavio) kaj al la komunistoj », li deklaris.

Laŭ Leonard Orban, rumana eks-ministro pri eŭropaj aferoj, « Tio estas neprobable, ke ĉi-momente Rusio kondutu kun Ĉednestrio samkiel ĝi faris kun Krimeo. Sed ni ne povas anticipi kiel la aferoj turniĝos. Tio dependos de eventuala armita konflikto inter Rusio kaj Ukrainio. »

http://balkans.courriers.info/article24478.html

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }