20/02/2014
Multnombraj ekscesoj plenumitaj de polic-oficiroj aperas en videoj. Sceno filmita la 23an de januaro montras polic-oficirojn malvestigante, frapante kaj humiligante manifestacianton. Alia video montras almenaŭ tri oficirojn de Berkut viglege frapante almenaŭ du manifestaciantojn en la stadiono Dynamo.
De post la 18a de februaro, la perfortoj intensiĝis en Kievo. La ministerio pri Sano konfirmis la morton de almenaŭ 35 personoj en 48 horoj.
Centoj da manifestaciantoj, dekoj da ĵurnalistoj kaj eĉ memvolaj kuracistoj, ricevas flegadon pro vundoj kaŭzitaj per surdigaj grenadoj kaj kaŭĉukaj kugloj.
Alvoku la ukrainiajn aŭtoritatojn ke ili firme agadu por montri ke la arbitra uzado de perforto, kaj aliaj malobservadoj de homaj rajtoj, ne povas esti tolerataj kaj estos punitaj en tiu kazo per disciplinaj kaj punaj aranĝoj.
Subskribu la peticion atente de la prezidento Ianukoviĉ :
Sinjoro Prezidento,
De la komenco de la protest-movado Eŭromajdan, la manifestaciantoj estas viktimoj de nepravigita uzado, ekscesa aŭ troeca perforto fare de la polico, kio reprezentas, kun uzado de torturo kaj aliaj mistraktadoj kontraŭ arestitaj personoj, malobservadon de fundamentaj homaj rajtoj de la civitanoj.
Centoj da manifestaciantoj estis arestitaj en Ukrainio, multaj estas nun en provizora deteno.
La ukrainia registaro devas :
- Klare kaj publike denunci la ekscesan uzadon de perforto kaj torturo kaj aliaj mistraktadoj fare de la policistoj ;
- Agadi tiamaniere ke efikaj kaj sendependaj enketoj estu plenumitaj kiel eble plej rapide pri ĉiuj asertoj koncerne nepravigitajn, ekscesajn aŭ troecajn uzadojn de perforto fare de policistoj dum manifestacioj de la movado Eŭromajdan ;
- Agadi tiamaniere ke la personoj agnoskitaj kiel kulpaj pri plenumo de tiuj ekscesoj, estu devigitaj respondeci kadre de juĝaj aŭ disciplinaj proceduroj, laŭ la kazo ;
- Aranĝi senprokraste sendependan meĥanismon taskitan enketi pri la plendoj kaj ĉiuj menciitaj incidentoj raportantaj ekscesan aŭ troecan uzadon de perforto, interalie uzado de torturo kaj aliaj mistraktadoj fare de policistoj ;
Bonvolu akcepti, Sinjoro Prezidento, la certigon de mia alta konsidero.
La rolo de ekstremdekstro en la ukrainia ribelo :