Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 février 2014 4 13 /02 /février /2014 22:12
Rusio : Soĉi : Evgueni Vitiŝko, ekologiista aktivulo kondamnita

13/02/2014

Tio estas la alia aktualaĵo de la Vintraj Olimpikoj de Soĉi. Malproksime de la sportaj konkuradoj, en la regiona ĉefurbo Krasnodar, tribunalo hieraŭ juĝis apelacie Evgeni Vitiŝko-n.

Tiu ekologiista aktivulo preparis raporton pri la mediaj efikoj de la grandegaj olimpikaj konstruaĵoj borde de la Nigra maro kaj piede de la kaŭkazia montaro.

« Arbaro estas por ĉiuj », li aŭdace skribis sur la barilo starigita en protektata arbaro ĉirkaŭ la luksa rezidejo de la regiona guberniestro. Pro tiu grava krimo, li estis kondamnita je tri prokrastitaj jaroj da kampo.

Geologo, plonĝisto kaj amatoro je ekskurso, aktivulo trankvila sed decidema, Evgeni Vitiŝko atendis apelacian proceson en januaro. Sciante ke li estis samtempe ege prigardita dum la semajnoj antaŭ la malfermo de la Ludoj, kiel ĉiuj aliaj kritikantaj voĉoj en Soĉi : « Oftaj interpelacioj, kontroloj de legitimiloj, bagatelaj burokratiaj petoj, kaŝitaj premoj sur la najbaroj kaj familio… », rakontas lia advokato, Alexander Popkov kiu ankaŭ li, kiel defendanto de opoziciuloj kaj simplaj migrantaj laboristoj, estis mallonge interpelaciita en januaro.

Rusio : Soĉi : Evgueni Vitiŝko, ekologiista aktivulo kondamnita

Minacoj

Por Evgeni Vitiŝko, ĉio intensiĝis kelkajn tagojn antaŭ la Olimpikoj. Dum li pretiĝis renkonti ĵurnalistojn, li estis arestita pro parolaj perfortoj sur la strato. « Trankvila kaj inteligenta, Evgeni neniam sakras ! », dementas Vladimir Kimaev, alia gvidanto de la regiona asocio pri medidefendado en Nord-Kaŭkazio. « Sed li posedis multajn informojn kaj preparis raporton… ». Pro tio, ankaŭ la tribunalo estis malcedema por juĝi la supozatan tumulton kontraŭ publika ordo : dek kvin tagojn da malliberejo, kaj ĉi-foje, tuja enprizonigo.

« Ili arestis Evgeni-n por ke li ĉesigu protestadon kontraŭ Olimpikoj kaj interparolon kun la ĵurnalistoj! La sekvaĵo estas nun konjektebla...“, deklaras Alexander Popkov, timante ĉi-foje punon je senprokrasta malliberejo. « Tio estas minaco por la aliaj medidefendantoj », jam avertis Evgeni Vitiŝko.

La lokaj ekologiistoj certe ne atendas novajn policajn kaj juĝajn kampanjojn dum la Ludoj. « Ĉar tro da eksterlandanoj kaj ĵurnalistoj estas en la urbo… », ironias Alexander Popkov.

Sed la kazo de Evgueni Vitiŝko anoncas tion, kio ŝajne okazos post la Olimpikoj : post foriro de la internaciaj delegacioj, la subpremo povus intensiĝi.

http://www.lesechos.fr/entreprises-secteurs/service-distribution/actu/0203307855047-a-sotchi-l-etau-se-resserre-sur-les-ecologistes-650013.php?xtor=RSS-2056

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }