Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 février 2014 1 17 /02 /février /2014 10:04

17/02/2014

Kazaĥio devalutas sian monon je 19%

Mardon, la centra banko de Kazaĥio decidis devaluti la tengo-n, la nacian monon, rilate al dolaro, argumentante pri « variemo » de la kurzoj en la merkatoj kaŭzita de la monpolitiko de Usono.

Kiel plejparte el la emerĝantaj monoj, la tengo troviĝas sub forta premo, ĉar la centra banko efektivigis masivajn aĉetojn de valutoj por subteni ĝin je ties oficiala nivelo.

La celo, asertas la centra banko de Kazaĥio, estas « plibonigo de la konkurkapablo de naciaj produktaĵoj, de la eksportistaj firmaoj kaj redukto de importadoj »

Malpermesa manifestacio estis disigita de la polico en Almato, ĉefa urbo kaj ekonomia ĉefurbo de Kazaĥio.

Pluraj dekoj da personoj kolektiĝis sabaton kaj dimanĉon por protesti kontraŭ devaluto de la nacia mono kaj altiĝo de prezoj.

Multnombre venintaj, la polico arestis plurajn personojn, inter kiuj du ĵurnalistojn.

Dum la tengo estas sub streĉo rilate al dolaro, la centra banko de tiu eks-sovieta respubliko anoncis mardon, ke ĝi ĉesas interveni por subteni la kurzon de ties mono.

La registaro tamen engaĝiĝis por malhelpi la subitan prezaltiĝon de kelkaj manĝovaroj.

https://www.youtube.com/watch?v=HhS3S4i0nRU

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }