18/02/2014
http://www.unionbook.org/profiles/blogs/pli-ol-450-barataj-migrantoj-mortis-en-du-jaroj
Averaĝe, 20 barataj migrantoj mortas ĉiumonate en Kataro, gastiganta lando de la MondPokalo 2022.
Pli ol 450 barataj migrantoj laborantaj en Kataro mortis en du jaroj, laŭ la oficialaj ciferoj malkaŝitaj de la Barata ambasadejo.
Kataro, gastiganta lando de la Mondpokalo 2022, suferas viglajn kritikojn pri la maniero laŭ kiu estas dungataj la migrantoj laborantaj sur la konstruejoj ligitaj al la evento.
La ciferoj, transdonitaj de la ambasadejo de barato en Kataro responde al demarŝo de AFP kadre de la barata leĝo pri informrajto, detaligas la nombron de mortintoj en 2012 kaj en la 11 unuaj monatoj de 2013.
Averaĝe, 20 migrantoj mortis ĉiumonate, kun maksimumo de 27 en aŭgusto 2013. Okazis 237 mortintoj en 2012 kaj 218 ĝis la 5a de decembro 2013. La cirkonstancoj de tiuj mortoj ne estas diskonigitaj kaj la ambasadejo ankaŭ ne publikigis la interparoladojn kiujn ĝi havis kun la barata registaro pri la traktado rezervita al ties samlandanoj en Kataro.
Terura situacio
Membro de la ekzekutiva komitato de la Federacio Internacia de Futbalo, Theo Zwanziger agnoskis la 13an de februaro ke la situacio de la migrantaj laboristoj dungitaj en la konstruejoj ligitaj al la MondPokalo estas « neakceptinda » kaj « terura » sed ke « nuligi la Mondpokalon en Kataro estus tute kontraŭ-produktiva ».
La brita ĵurnalo The Guardian jam publikigis fine de septembro enketon listigantan 44 mortintojn inter junio kaj aŭgusto sur katara konstruejo, kio dementis la aŭtoritatoj. Aliparte, 400 nepalaj migrantoj mortis sur konstruejo en la Golfa Ŝtato, indikis antaŭnelonge la ĵurnalo, sen precizigi la periodon.
La nombro de Baratanoj en Kataro ne estas precize konata sed taksita je ĉirkaŭ 500.000 fine de 2012.
http://www.tdg.ch/monde/450-immigres-indiens-morts-qatar-2-ans/story/18445098