Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 février 2014 6 15 /02 /février /2014 14:34
Katalunio : siavice malpermesas skistogason

15/02/2014

Katalunio fariĝis la kvara hispana regiono malpermesante hidraŭlikan fendadon, post Kantabrio, Rioĥo kaj Navaro.

Ĝis nun, la kataluna regiona parlamento rifuzis ĉiujn patentojn pri ekspluatado petitaj de petrolgrupo (Vidu la mapon ĉi-sube) antaŭ ol finfine enigi la 30an de januaro ŝanĝiĝon en la leĝaron, kiel raportas El Pais.

La leĝo pri urboplanismo de nun precizigas ke « estas malpermesate uzadi la teknologion de hidraŭlika fendado kiam ĝi povas okazigi malutilajn efikojn al geologiaj, mediaj, pejzaĝaj aŭ soci-ekonomiaj karakterizaĵoj ».

« La ĉefaj kialoj kiuj motivis tiun malpermeson ne estas mediaj aŭ sociaj, sed nur ekonomiaj », mencias Ejolt, reto da organizaĵoj, universitatoj kaj esplor-laboritorioj pri media justico. Laŭ raporto petita de la kataluna registaro (centra-dekstra), la ekstraktado de nekutima gaso ne estas sufiĉe profitodona kaj provizus nur ok monatojn de konsumado de gaso en la regiono. La politika kosto de la permeso estus aliparte alta : multaj municipoj kaj kolektivoj kontraŭas ekstraktadon de nekutimaj hidrokarbidoj.

La malpermeso en Katalunio okazas dum la hispana ministerio pri industrio permesis esploradon en kvar areoj situantaj sur la memstara regiono kaj Aragono. La centra registaro anoncis ke ĝi apelacios de tiuj malpermesoj ĉe la Konstitucia kortumo. Sed la kontraŭstaro de la publika opinio restas vigla : « En Asturio kaj en la provinco Burgoso, pluraj entreprenoj pri fendado jam rezignis pro la opozicio kaj civitana premado », rimarkas la kolektivo Ejolt. Landoskale, pli ol 400 hispanaj urboj sin deklaris « Liberigitaj je Fracking ».

http://www.bastamag.net/Gaz-de-schiste-quatre-regions

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }