Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 février 2014 7 09 /02 /février /2014 10:38
Brazilo : manifestacio kontraŭ transportaj prezaltiĝoj degeneras en Rio

09/02/2014

La incidentoj, kiuj okazis kelkajn monatojn antaŭ la Futbala Mondpokalo antaŭvidita ekde la 12a de junio, eksplodis kiam la policistoj evakuis, uzante plorigajn gasojn, la grandan stacidomon de Rio, Central do Brasil, kiu esti invaditaj de milo da manifestaciantoj.

Laŭ la ĵurnalo O Globo, kameraisto de la televidkanalo Bandeirantes estas en grava sanstato post ricevo de ĵetaĵo en la kapon, kies origino estas nekonata, kaj suferas kirurgian intervenon.

En la halo de la stacidomo, kelkaj manifestaciantoj maskitaj kaj nigre vestitaj frakasis la aŭtomatajn bilet-disdonilojn, liberigante la aliron al la trajnoj, je la krioj de : « la stacidomo estas libera ! »

Kontraŭ prezaltiĝo

Ĵurnalisto vidis vunditan policiston evakuitan de kolegoj, kaj policistojn frapantajn personojn kiuj pace manifestaciis.

Konfuzego regis ekstere de la stacidomo kie kontestantoj ĵetis ŝtonojn al policistoj de la kontraŭ-batalaj fortoj, kiuj persekutis ilin je grupetoj. Flamigita barikado estis starigita sur unu el la stratoj.

Tiu manifestacio, pace en la komenco, estis alvokita de la movado Pase livre (senpaga bileto) por protesti kontraŭ altiĝo je 9.09% de la prezo de busbileto, kiu pasos sabaton de 2.75 al tri realoj (0.83 eŭro al 0.91 eŭro). Dudeko da personoj estis arestitaj de la polico, laŭ O Globo.

Efikaj antaŭaĵoj

En junio 2013, manifestacioj kontraŭ prezaltiĝo de la publikaj transportoj en San-Paŭlo kaj Rio, neamasaj je la komenco sed vigle subpremitaj efikis kiel eksplodilo kondukanta al la historia socia ribelo kiu tumultigis Brazilon dum la Futbala Federacia Pokalo.

Sub la popola premo, post dekoj da manifestacioj kiuj kolektis pli ol unu milionon da personoj sur la stratoj, kaj kiuj plejparte finiĝis per perfortaj alfrontiĝoj kun la polico, preskaŭ ĉiuj grandaj urboj finfine rezignis provizore pri la prezaltiĝo de la publikaj transportoj.

Sed tiu movado senĉese plivastiĝis por denunci la grandan malstabilecon de la publikaj transportoj, la koruptadon kaj la miliardojn investitajn en la konstruado de stadionoj de la Futbala Mondpokalo.

Rio devas ankaŭ akcepti la Olimpiajn Ludojn en 2016.

http://www.liberation.fr/monde/2014/02/07/bresil-une-manifestation-contre-la-hausse-des-transports-degenere-a-rio_978474


Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }