/image%2F0553642%2F20140223%2Fob_adf18a_brazilo2.jpg)
23/02/2014
Foto : Virino arestita dum la manifestacio kontraŭ la Futbala Mondpokalo en San-Paŭlo, la 22an de februaro. | AFP/NELSON ALMEIDA
La brazila polico dispelis, sabaton 22an de februaro vespere, manifestacion je ĉirkaŭ mil personoj kontraŭ la Futbala Mondpokalo en San-Paŭlo. « Polico terorista ! » kriis la manifestaciantoj, kiam la polico subite intervenis per pafoj de plorigaj gasoj kaj surdigaj bomboj.
« Eĉ ne unu vitro estis rompita, sed la polico ekatakis ĉiujn », denuncis surloke porparolanto de la manifestacio. La polico siaflanke indikis ke banka agentejo estis detruita kaj ke tri manifestaciantoj estis arestitaj.
La incidentoj daŭris dum vespero apud la Municipa teatro de San-Paŭlo, kie manifestaciantoj bruligis rubujojn kaj kie la polico pluigis sian seninterrompajn gaspafojn. Almenaŭ 1.000 personoj ĵus antaŭe defiladis sen incidento en la centro de San-Paŭlo je la krioj de « la Pokalo ne okazos ».
Multaj radikalaj aktivuloj anarkiistaj de Black Blocs, nigre vestitaj, vizaĝo kaŝita, troviĝis ĉekape de la defilado, intensege prigarditaj de impresa polica aranĝo.
MILIARDOJ ELSPEZITAJ POR LA STADIONOJ
La alvoko al tiu manifestacio estis lanĉita en la retpaĝaro « Kontraŭ la Mondpokalo 2014 », kiu okazos en dek du urboj de Brazilo, inter kiuj San-Paŭlo, de la 12a de junio al la 13a de julio.
La organizantoj denuncas la « kaoson » pri kiu suferas laŭ ili la Brazilanoj, pro manko de investoj en sano, edukado aŭ transportoj – similaj depostuloj al tiuj de la socia ribelo historia kiu skuis la landon en junio 2013, dum la Federacia Pokalo.
« Mi venis por protesti kontraŭ la Mondpokalo. Milionoj estis elspezintaj por stadionoj kaj inverse, neniu okupiĝas pri sano kaj edukado », tiel denuncis manifestaciantino, Fernanda Moreira, 19-jaraĝa. Brazilo investis ĝis nun ĉirkaŭ 11 miliardojn da dolaroj en la organizado de la Mondpokalo 2014, aparte en la konstruado de stadionoj.
DEBATOJ PRI LEĜARA RIGIDIGO
Fine de januaro, unua kontraŭ-mondpokala tago estis alvokita en la tuta lando, sed mobilizis nur en San-Paŭlo, kie la manifestacio ĉesis kun detruaj agadoj kaj perfortaj kolizioj inter polico kaj manifestaciantoj.
La 6an de februaro, ankaŭ manifestacio en Rio kontraŭ altiĝo de la publik-transportaj prezoj degeneris al perforto. Televid-kameraisto estis mortige atingita de piroteknikaĵo ĵetita de radikalaj manifestaciantoj.
La morto de tiu ĵurnalisto kreis ŝokon en la lando kaj relanĉis la debaton pri rigidigo de leĝaro kontraŭ la aŭtoroj de perfortaj agadoj dum manifestacioj, kaj alpreno de kontraŭ-terorisma leĝo.
Tiuj debatoj estigas politikan debaton, kelkaj elektitoj timante ke la estonta kontraŭ-terorisma leĝo koncernu ankaŭ interpuŝiĝojn okazigantajn dum manifestacio, en la risko kriminaligi legitimajn sociajn movadojn.
La maldekstra prezidentino Dilma Rousseff substrekis pasintan semajnon ke ĉia modifo de la leĝo devos strikte respekti la Konstitucion, « kiu garantias la liberecon manifestacii, pensi, finfine ĉiujn liberecojn, sed kiu malpermesas anonimecon ». Tiu lasta mencio povus permesi leĝfaradon pri la malpermeso partopreni manifestacion kun maskita vizaĝo, kiel faras la aktivuloj de Blacks blocs.