Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 février 2014 2 11 /02 /février /2014 18:07
Ĉinio : nudismo de nun malpermesata

11/02/2014

La ĉinaj nudistoj, akuzitaj pri « malmorala aktiveco », riskas punon je kvin ĝis dek tagoj da « reedukado ».

Admirado por « germana modelo » spertas limojn en Ĉina Popola Respubliko. La ĉinaj aŭtoritatoj ĵus ordonis fermadon de ununura nudisma plaĝo de la lando, situita en Sanya sur la tropika insulo Hajnano, tre ŝatata de la turistoj. Akuzitaj pri « malĝentila teniĝo », la nudistoj riskas punon je kvin ĝis dek tagoj da « reedukado ».

Sonoraj mesaĝoj estas elsenditaj sur la plaĝo de Dadonghai, situita je tri kilometroj for de la centro de Sanya, proksime de grava militbazo kaj kiu estas ekipita per kontrol-kameraoj. konfuzaj policistoj regule patrolas tie por disdoni flugfoliojn eksplikante la decidon de la Komunisma partio kiu malpermesas « banadon kaj nudajn sunbanojn ».

« Normalaj homoj nek naĝas nek sunbrunigas sin publike ». Tia sinteno ne konformas al la ĉinaj kulturaj tradicioj », ekreagis Luo Baoming, ĉefo de la Komunisma partio en la provinco Hajano (sude de la lando).

« Malmorala aktiveco »

La malpermeso okazis post multaj plendoj deponitaj fare de turistoj kaj surlokaj rezidantoj, ŝokitaj pro la alveno sur la plaĝon de amasoj da nudaj feriantoj, dum la ĉina novjara festo.

La nudistoj komencis aperi sur la plaĝo Sanya en 2002. De tiam, 400 ĝis 500 nudistoj, plejparte kvindekjaraĝaj viroj, eksponas sian korpon al la sunradioj, certaj ke tiu « traktado » estas efika kontraŭ la haŭtaj malsanoj kiel psoriazo.

Jen do, S° Uang, menciita de la novaĵagentejo Xinhua, asertas ke la viroj nudaj sur la plaĝo ne estas « ekshibiciuloj » sed ke ili sanigas sian haŭton dank’al la suno. Kelkaj el ili ŝajne ankaŭ naĝas sen banvesto « por ĝui sensacion de reiro al naturo », eksplikas Uang.

Dum la komunisma periodo, la plaĝoj kaj la lagoj de eks-GDR jam spertis eksplodon de frekventado de nudistoj, nudismo estis tiam konsiderata kiel unu el la lastaj liberecoj toleritaj de la reĝimo. Tamen, Luo Baoming juĝas nudismon kiel « malmoralan aktivecon », kontraŭaj al la konfuceismaj valoroj kaj kiu « koruptas la ĉinan civilizacion ». Luo interalie bedaŭras disvastigadon de bildoj pri nudeco en la ĉina TTTejo. Aparte ŝokis lin Interreta retpaĝo kiu publikigis foton de nudistoj en Sanya, kaj ricevis « pli ol po 170.000 vizitojn dum tagduono ».

http://www.lefigaro.fr/international/2014/02/10/01003-20140210ARTFIG00093-le-naturisme-desormais-interdit-en-chine.php

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }