28/01/2014
Parto el la manifestaciantoj en Kievo forĵetas Eŭropon kaj alvokas naciisman revolucion
La kolektiĝo de la opoziciuloj kontraŭ la registaro, kore de Kievo, estas ĝenerale priskribita kiel por-eŭropa. Tamen, multaj el tiuj, kiuj partoprenas alfrontiĝojn kontraŭ la polico ne tiel estas kaj inspiriĝas fakte de Praviy sektor, kiun oni povas traduki per « Dekstra Sektoro », ekstremdekstra grupo kies membroj luktas favore al naciisma registaro.
Laŭ observantoj, la membroj de Praviy sektor ne estas plimultaj sur la placo de Sendependenco, sur kiu koncentriĝas la kontestado en Kievo. Sed la stilo de ties membroj estas malfacile komparebla kun por-Eŭropa movado. Ekzemple, tiu viro kiu, antaŭ ol alfronti la policon, fabrikis ligno-ŝildon sur kiu li desegnis keltan krucon kaj skribis la ciferojn 14 kaj 88. La kelta kruco estis delonge alprenita kiel ekstremdekstra simbolo. La cifero 14 siaflanke referencas al la « dekkvar vortoj », simbola frazo alvokanta unuiĝon de Blankuloj, kaj 88 al ambaŭ « h » de « heil Hitler ». Eĉ pli videblaj, ĉieestantaj sur la placo, la ruĝaj kaj nigraj flagoj, kiuj tute ne rilatas kun anarko-sindikatismo, sed estas koloroj de la Kongreso de ukrainiaj Naciistoj
Eĉ la partio Svoboda, je dubinda reputacio kaj plene engaĝiĝinta en la kontraŭregistara lukto, estas juĝata kiel « tro malvigla » de la homoj de Praviy sektor, laŭ la konfeso de unu el ties estroj. « Ili estas ĉiuaĝaj homoj, ĉu rusparolantoj, ĉu ukrainparolantoj, kiuj venas de ĉiuj regionoj de Ukrainio, Oriente aŭ Okcidente, kaj kiuj sin deklaras naciistoj. Multaj estas aliĝintaj al ekstremdekstro, sed ne al la naciisma partio Svoboda, kiun ili trovas tro malvigla ».
Praviy sektor aliiĝas al neniu specifa politika partio kaj ne havas aliĝintojn. Ĝi estas memstara movado. Unu el ties membroj eksplikas ke la strukturo de la grupo konsistas el naciismaj futbal-fanatikuloj. Ties aktivuloj, male al la aliaj manifestaciantoj, ne deziras proksimiĝi de Eŭropa Unio, kiun ili juĝas kiel « premanto de la nacioj ». Kion ili deziras? Naciisman revolucion. « Pravyi sektor » estas naciisma organizaĵo kiu vigle partoprenas la revolucion, eksplikas alia el ties membro. Ni opinias ke tiu reganta reĝimo estas okupacia reĝimo, tial ni luktas por instalado de naciisma registaro, libera kaj naciisma registaro, sen la reganta mafio.
Praviy sektor prenas sur si rolon en la uzado de perforto. Ofte kapuĉitaj, protektitaj per kasko, kubutprotektaĵoj, genuingoj, ĝiaj partizanoj ne alfrontas la policistojn per nudaj manoj : kelkaj havas bastonojn, aliaj basbalklabojn. Aliaj eĉ konstruis katapulton, veran mezepokan ĵetmaŝinon uzitan kontraŭ la policistoj.
La ukrainiaj aŭtoritatoj denuncas la ĉeeston de tiuj radikalaj naciistoj en la vicoj de la opozicio. La Ministerio pri Internaj Aferoj taksas ke almenaŭ 500 simpatiantoj de Praviy sektor vivas en la publikaj konstruaĵoj en la centro de Kievo okupata de la manifestaciantoj.