Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 janvier 2014 1 20 /01 /janvier /2014 22:49
Tutmondo : laŭ Oxfam « 1% el la loĝantaro posedas duonon el la tutmonda riĉeco »

20/01/2014

Raporto de la NRO Oxfam denuncas kreskadon de neegalaĵoj en la mondo : la diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj senĉese kreskadas.

« Preskaŭ duono el la tutmondaj riĉecoj estas hodiaŭ posedataj de 1% el la loĝantaro. » Tio estas unu el la konkludoj de la raporto realigita de la NRO Oxfam. Publikigita hodiaŭ, tiu raporto denuncas kreskadon de la ekonomiaj neegalaĵoj en plejparte de la landoj de post la komenco de la krizo.

Tiuj neegalaĵoj reprezentas la unuan fonton de malstabileco en la mondo, « antaŭ senlaboreco kaj ekstremaj katastrofoj » precizigas Leïla Bodeux, proparolanto pri bazaj sociaj servoj ĉe Oxfam Belgio. Ĝi koincidas kun la konkludoj de la pasinta jarraporto de la Monda Ekonomia Forumo : « La persista diferenco inter la monrimedoj de la plej riĉaj civitanoj kaj de la plej malriĉaj estas konsiderata kiel risko povante provoki la plej gravajn damaĝojn en la mondo dum la venonta jardeko.

En tiu raporto, Oxfam listigas aron da alarmaj situacioj en la mondo. Ĝi denuncas interalie influon de la plej riĉaj sur la leĝaro de la landoj. Studaĵo realigita en 6 landoj (Barato, Sud-Afriko, Unuiĝinta Reĝlando, Brazilo, Hispanio kaj Usono) elmontras ke plimulto de la loĝantaro opinias ke la leĝoj favoras la plej riĉajn. Ĝi ankaŭ emfazas la mankon de strebo kaj travidebleco de la Ŝtatoj kontraŭ la fiskaj fraŭdoj. Laŭ la NRO, urĝas ke la Ŝtatoj leĝdonu kontraŭ tiu «blankkola » krimeco.

Dum kontraŭe, la rigorecaj aranĝoj plifortigas la neegalaĵojn. « La situacio senĉese pligraviĝas. Ni konjektas inter 15 kaj 25 milionoj da malriĉuloj en 2025 ». Kaj por malaperigi tiun plagon, Oxfam proponas kreadon de specifa celo : ĝenerala indico kiu ebligos analizi kaj kompari la evoluadon de malriĉeco.

Plialtiĝo de monrimedoj de la loĝantaro, unu el la solvoj proponitaj de Oxfam

« Plialtigi la salajrojn por dece vivi » estas unu el la solvoj proponitaj de la NRO. « Tiu propono estas ligita al nia propono kontraŭ rigorecaj aranĝoj. Ja sur ĉi-tiu kampo, la Ŝtatoj devus prefere agadi », eksplikas Leila Bodeux.

Oxfam insistas pri la lukto kontraŭ fiska fraŭdo. Laŭ la organizaĵo, la fiskaj elprenoj devus esti injektitaj en la bazajn sociajn helpojn en la celo kontribui al redukto de la neegalaĵoj. Sed « ĉiuj jaroj, unu miliono da eŭroj malaperas el Eŭropa Unio, tuta mono kiu povus estis transmetita en edukado aŭ sano ».

Kelkajn tagojn antaŭ malfermo de la Monda Ekonomia forumo en Davos, Oxfam deziras estigi eĥon en la monda politika areo per tiu raporto. « Ne forgesante ke tiuj celoj de lukto kontraŭ la neegalaĵoj restas por ni, celo je longdaŭra tempo » aldonas Leïla Bodeux.

http://www.lesoir.be/406563/article/actualite/monde/2014-01-20/oxfam-1-population-detient-moitie-des-richesses-mondiales

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }