Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 janvier 2014 3 29 /01 /janvier /2014 15:16
Pete Seeger, unu el la pioniroj de la usona folk-muziko kaj « protest-kantado » mortis

29/01/2014

La kantisto Pete Seeger, legendo de la usona folk-muziko kaj « protest-kantado » portanta la voĉon de la laborista klaso, mortis en Novjorko 94-jaraĝa. Li inspiris generaciojn da artistoj kiel Bob Dylan, Joan BaezBruce Springsteen, anoncis lia familio.

Lian morton lundon en la Presbitera malsanulejo de Novjorko konfirmis sia nepo al New York Times.

Engaĝiĝinta en la lukto por civitaj rajtoj kaj kontraŭ la Vjetnama milito, Pete Seeger estas konsiderata kiel unu el la pioniroj de la folk-muziko, samnivele ol sia amiko Woody Guthrie.

Inspirita de la afro-usonaj preĝokantoj, liaj kantoj « If I had a Hammer » aŭ « Where have all the flowers gone » kun-komponitaj kun Guthrie fariĝis klasikaĵoj de la usona repertuaro.

Ili estis multfoje kantitaj kaj adaptitaj fare de fremdaj artistoj, de Claude François en Francio aŭ Graeme Allwright ĝis la Ĉiliano Victor Jara.

Pete Seeger ankaŭ popularigis la himnon de la Movado de civitaj rajtoj en Usono, « We Shall Overcome ».

Kun lia grupo The Weavers aŭ sola akompanita per sia 12-korda gitaro aŭ banĝo, li allogis larĝan publikon, prefere maldekstran, tiom per siaj engaĝitaj kantoj kiom siaj infanecaj melodioj kaj himnoj facilaj por kanti koruse.

Plurfoje kondamnita

Mentoro dum la jaroj de Bob Dylan, Joan Baez aŭ la grupo Peter, Paul and Mary, lia repertuaro pli poste inspiris albumon de Bruce Springsteen en 2006.

Dum koncerto organizita en Madison Square Garden en Novjorko okaze de lia 90a datreveno, Bruce Springsteen prezentis lin kiel « vivantan legendon de la muziko kaj konsciencon de Usono, atestanton de la potenco de kantoj kaj kulturo por modeste antaŭenigi historion », memorigis New York Times.

La kantisto estis persekutita dum la « Ruĝa Timo » organizita sub Makartismo, pro lia engaĝiĝo en la usona Komunista partio, kies membro li estis en la jaroj 1940aj kaj 50aj.

Rifuzante atesti en la nomo de libereco pri esprimo kaj opinio garantiita de la unua amendo el la usona konstitucio, li estis plurfoje kondamnita al malliberejo pro ofendego al la Kongreso, puno nuligita dum apelacio, kaj neniam plenumita.

Gvidisto de la usona « protest-kantado » li estis alterne la voĉo de la laborista movado, de la batalo por rasa egaleco, de la movado kontraŭ la Vjetnama milito en la 1960aj jaroj, poste en la 1970aj jaroj de medidefendado.

Liaj bataloj favore al civitaj rajtoj de la usonaj nigruloj alportis al la kantisto la amikecon de la nigra gvidanto de la movado Martin Luther King.

Akompanata de sia nepo Tao Rodriguez Seeger, ankaŭ li kantisto, li ekkantis sursceneje la faman « This Land is our land » dum la inaŭgura koncerto en Vaŝintono de la unua mandato de Barack Obama, en 2009.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }