Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 janvier 2014 4 30 /01 /janvier /2014 20:39
Hispanio : triono el la infanoj minacitaj de malriĉeco

30/01/2014

Pli ol triono el la hispanaj infanoj estas minacita de malriĉeco aŭ socia eksigo, asertis merkredon la NRO Save the Children, denuncante la rigorecajn aranĝojn starigitajn por lukti kontraŭ la krizo.

La nombro de junuloj malpli ol 18-jaraj submetitaj al « risko de malriĉeco kaj socia eksigo », indikilo de Eŭropa Unio, kiu mezuras plurajn faktorojn de malstabileco, eksaltis al pli ol 2,8 milionoj en 2012, en tiu lando je 47 milionoj da loĝantoj, asertis la NRO en raporto publikigita en Madrido.

Tiu cifero reprezentas 33,8% el ĉiuj hispanaj infanoj, substrekas Save the Children, kiu petas de la Ŝtato ke ĝi plenumu sian mision favore al la plej junaj.

Hispanio malfacile eliris en la tria jarkvarono 2013 el du jaroj da recesio, periodo dum kiu senlaboreco altiĝis kaj finiĝis pasintjare je procento de pli ol 26%.

Save the Children citas kazojn de familioj, kiuj profitas pri disdonoj de senpaga nutraĵo, nekapablaj dece vivi per ekstreme malaltaj salajroj kaj pli kaj pli reduktitaj publikaj helpoj.

Reganta de fine de 2011, la dekstra registaro de Mariano Rajoy trudis, sub la premo de ties eŭropaj partneroj, drastan politikon de ekonomia rigoreco en la celo ŝpari 150 miliardojn da eŭroj antaŭ la fino de 2014 kaj sanigi la financojn de la lando.

« Tiu rigoreca politiko ege pligravigas la situacion eĉ pli reduktante la jam limigitan kapablecon de la sociprotekta modelo por kontentigi je taŭga maniero la bezonojn de la infanoj kaj de la familioj en malfavora ekonomia situacio », asertas Save the Children en sia raporto.

« La Ŝtato devas agadi kiel garantio de tiuj legitimaj infanaj bezonoj, universala devigo, difinita en la traktatoj de homaj rajtoj », aldonas la NRO.

http://www.lepoint.fr/societe/un-tiers-des-enfants-espagnols-menaces-par-la-pauvrete-29-01-2014-1785760_23.php

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }