Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 janvier 2014 2 14 /01 /janvier /2014 17:28
Francio : preskaŭ 20.000 Romaoj elpelitaj el siaj kampejoj en 2013, duoble pli ol 2012

14/01/1014

La situacio « pligraviĝis sub maldekstra registaro », raportas la Ligo pri homaj rajtoj.

La registaro procedis en 2013 al rekorda nombro da evakuoj de roamaaj kampejoj, kun preskaŭ 20.000 personoj elpelitaj, duoble pli ol 2012, laŭ raporto prezentita mardon de la Ligo pri homaj rajtoj kaj European Roma Rights Center.

En 2013, laŭ tiu studaĵo la aŭtoritatoj malkonstruis 165 kampejojn el la 400 censitajn en Francio, elpelante 19.380 personojn kontraŭ 9.404 en 2012 (97 kampejoj) kaj 8.455 en 2011.

« Multekosta » politiko

Malpli ol 17.000 Romaoj, ĉefe venantaj de Rumanio aŭ Bulgario, vivas en kontraŭleĝaj kampejoj, laŭ oficialaj statistikoj. La nombro da elpeladoj estas supera ĉar kelkaj personoj estis delokitaj plurfoje dum la jaro.

« Tiuj truditaj elpeladoj estas esprimo de malakcepta politiko de la Romaoj, kiu pligraviĝis sub la maldekstra registaro, bedaŭras la aŭtoroj.

« La aŭtoritatoj havas nur unu celon : ilia reveno en la originan landon. »

Sed, ili emfazas, tiu politiko estas « nepravigebla, kosta kaj netutila ĉar […] la Romaoj ĉiam vivas en Francio en ladurbo kiujn ili rekonstruas iom pli malproksime ».

Kvankam la elpeladoj kutime malakcelas proksime de la vintra periodo, ili kontinuis dum la pasinta jarkvarono 2013 kun 5.408 personoj elpelitaj, laŭ tiu kalkulo realigita per konfrontado de asociaj atestoj kaj gazetartikoloj.

http://www.20minutes.fr/societe/1273683-20140114-pres-20000-roms-expulses-camps-2013-deux-fois-plus-2012

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }