/image%2F0553642%2F20140127%2Fob_f0c044_afriko2.jpg)
27/01/2014
Dum la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj permesis al Francio interveni en Centr-Afrika Respubliko, la retpaĝaro de « Juna Afriko » listigas la multajn militistajn intervenojn de la eks-koloniista potenco sur la kontinento de post la sendependencoj :
La engaĝiĝo de Francio en Centr-Afrika Respubliko konfirmas revenon de la eks-kolonio sur la kontinento. De 2011, la franca armeo engaĝiĝis en tri ampleksaj scenejoj : Libio kaj Ebur-bordo en 2011, Malio en 2013. Kaj nun Centr-Afrika Respubliko.
Tiu realaĵo ŝajne kontraŭas la novan politikon deziritan de la francaj aŭtoritatoj : vidi la afrikajn landojn garantii mem sian propran sekurecon. Ĝi ankaŭ memorigas la intervenojn de Parizo sur la kontinento.
Kaŭze de akordoj pri defendo kaj kunagado subskribitaj de post la sendependencoj, aŭ en la celo helpi siajn ŝtatanoj la franca armeo intervenis pli ol kvardek fojojn sur la afrika teritorio de post 1961. Kelkaj operacoj daŭris nur kelkajn tagojn, aliaj okazigis deplojadojn multe pli longajn.