09/01/2014
Eŭropo montras deficiton je 13,4 milionoj da abelkolonioj t.e 7 miliardoj da tiuj bestoj, por ĝuste polenigi la kulturojn, opinias esploristoj de la Universitato de Reading (Unuiĝinta Reĝlando).
Laŭ la konkludoj de la studaĵo publikigita merkredon en la revuo Plos One, pro disvolvado de kulturoj je oleodonaj plantoj uzitaj interalie en agrokarburaĵoj, la bezonoj de polenigo kreskis kvinoble pli rapide ol la nombro de abelkolonioj inter 2005 kaj 2010.
ZORGODONA
Pro tio, hodiaŭ, deficita situacio montriĝas : « Eŭropo posedas nur du trionojn el la bezonataj kolonioj, t.e deficito de 13,4 milionoj da kolonioj, ekvivalenta al 7 miliardoj da abeloj », indikas la aŭtoroj.
En duono el la studataj landoj, « La nombro de abeloj ne sufiĉas por ĝuste polenigi la kulturojn, interalie en Francio, Germanio, Unuiĝintaj Reĝlando kaj Italio », precizigas la esploristoj.
La kazo de Britio estas aparte zorgodona kun malpli ol unu kvarono el la bezonataj abeloj por polenigado. En Francio kaj Germanio, inter 25% kaj 50% el la bezonataj abelkolonioj ĉeestas.
AGADI
Konsekvence, emfazas la sciencistoj, agrikulturo estas pli kaj pli dependa de la sovaĝaj polenigantoj (burdoj… ktp.), specioj kiuj povas montriĝi vundeblaj, aparte okaze de monokulturoj.
« Tiu studaĵo montras ke la eŭropa politiko koncerne agrokarburaĵoj havas kiel neantaŭviditaj konsekvencoj igi nin dependaj de sovaĝaj polenigantoj », notas Tom Breeze, unu el la aŭtoroj de la studaĵo.
Laŭ lia kolego Simon Potts, « Tiu situacio kondukas nin al katastrofo se ni ne agadas nun ». « Ekzistas kontraŭdiroj inter mediaj kaj agrikulturaj politikoj en Eŭropo : la kultivistoj estas kuraĝigitaj kultivi oleodonajn plantojn, sed pripensado ne sufiĉas pri la maniero helpi la insektojn certigi la polenigadon », opinias Simon Potts.